Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Pri Esperanto en la UN-Packomitato en Vieno
2012-12-12

    Esperanto estis prezentita la 28-an de novembro en kunveno de la Packomitato de Neregistaraj Organizaĵoj ĉe la Viena sidejo de Unuiĝintaj Nacioj. La kunvenon prezidis d-ro Hans Michael Maitzen, la ĉefreprezentanto de UEA ĉe UN en Vieno. Ĉeestis reprezentantoj de dek du membro-organizaĵoj de la Packomitato. Mag. Bernhard Tuider, kiu estas alia reprezentanto de UEA en Vieno apud d-ro Maitzen, prelegis pri la 125-jara movado por la disvastigo de Esperanto.

 

    En sia referaĵo Tuider reliefigis la koherecon de la paca idealo de la Esperanto-movado kun tiu de la porpacaj grupoj kaj movadoj burĝonintaj antaŭ la Unua Mondmilito. Li precipe elstarigis la kontribuon de la aŭstraj nobelpremiitoj Bertha von Suttner kaj ŝia posteulo-asistanto Alfred Hermann Fried.

 

    Montriĝis, ke Bernhard Tuider tiel bone prezentis siajn tezojn, ke poste dum sufiĉe longa tempo la ĉeestantoj estis spronitaj diskuti pri la temo kun li kaj ankaŭ kun mi, rakontas d-ro Maitzen, daŭrigante: Mi persone aprezas tiun kunvenon kiel tre bonan kontribuon de nia UN-reprezentantaro al la jubileo de la 125-jariĝo de Esperanto.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng