Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Arbarizo en norda Ĉinio
2012-12-12

 
Arbidaro en la Interna Mongolio post la unuaperioda projekto
 
 
Krizantemo-rikolto en la Interna Mongolio post la unuaperioda projekto

 

    Post la sukceso de la unuaperioda projekto de arbarizo en norda Ĉinio, komenciĝos en la jaro 2013 la duaperioda projekto de arbarizo, kiu daŭros dek jarojn. La celo estas redukti damaĝojn de sabloŝtormoj al Pekino kaj Tianjin per arboplantado en la regionoj de ilia origino. Laŭplane oni plantos arbojn en 138 gubernioj de Pekino, Tianjin, Hebei, Shanxi, Shaanxi kaj Interna Mongolio. La totala sumo de investoj atingos 87.79 miliardojn da juanoj.

 

    La celo de la duaperioda projekto estas: ĝis la jaro 2022 efike solidigi la atingojn en la unuaperioda projekto, bridi regeblan dezertiĝon en la regionoj; finkonstrui la biologian verdan ŝirm-zonon en norda Ĉinio, optimumigi la ekonomian strukturon en la regionoj, stabile levi la kapablon de la daŭripova evoluo, dece kaj efike utiligi resursojn de arbaroj kaj herbejoj, ekvilibrigi herbejojn kaj brutaron, altigi la kvaliton de brutobredado kaj industrioj kun stepa karaktero; teni la enspezojn de terkulturistoj kaj paŝtistoj en la regionoj super la meza nivelo de la tutlandaj, plibonigi ilian produkt- kaj vivkondiĉojn por survojiĝi al la riĉa vivo kaj la bona ekologio.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng