Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Geedziĝo dum la universitata studado
2012-12-13

de ZHENG YUEYU

 

 
Dank' al la kuraĝigo de la edzo Zeng fariĝis profesia fotisto.
 
 
Patrino kaj bebo
 
 
Feng laboras super evoluigo de foto-softvaro.
 

Zeng (meza) kun bebo fotiĝas kun diplomiĝinta kunlernintino, kaj Feng etendas super ili ombrelon. 

 

    Laŭ la ĉina leĝo, viroj de la aĝo de 22 jaroj kaj virinoj de la aĝo de 20 jaroj rajtas geedziĝi. Tamen la Eduka Ministerio de Ĉinio ne permesis al gestudentoj geedziĝi, ĉar ĝi timis, ke la geedziĝo riskas deturni la atenton de gestudentoj for de la studado. En la jaro 2005 la ministerio nuligis la malpermeson, kaj gestudentoj nun estas rajtigitaj geedziĝi. Tamen ĝis nun nur tre malmultaj geedziĝis, kaj des pli malmultaj naskis bebon dum la universitata studado, ĉar prizorgado de bebo estas temporaba kaj multe ĝenas la studadon.

 

    Zeng Peilun naskiĝis en la jaro 1989, kaj fariĝis studentino de la ĵurnalisma fako de Universitato Sun Yet-sen en 2008. Ŝia sperto edziniĝi kaj naski bebon dum la universitata studado fariĝis temo ofte priparolata de ŝiaj kunlernantoj. Oni eĉ enviis ŝin, kaj iu diris en sia diplomiĝa videaĵo: "La plej granda ĉagreno dum miaj universitataj jaroj estas, ke mi ne povis fari tion, kion faris Zeng Peilun."

 

    Amo en la dua studjaro

 

    Kiam Zeng estis en la dua stud-jaro, foje ŝi intervjuis eksan gazet-redaktoron Feng, kaj tiu ekhavis fortan korinklinon al ŝi. La viro plaĉis al Zeng, kaj ŝi baldaŭ akceptis lian amon. Tamen bedaŭrinde, li estis 17 jarojn pli aĝa ol ŝi.

 

    Geedziĝo en la tria studjaro

 

    Tuj post la stariĝo de ilia amrilato, Zeng iris al Sud-Koreio por tie studi duonjaron kiel interŝanĝa studentino. Feng kvar fojojn flugis al Sud-Koreio por renkonti ŝin. Dume Feng petis ŝian manon. Tuj post la reveno de Zeng al Ĉinio ili geedziĝis. Tiam ŝi estis en la tria stud-jaro.

 

    Gravediĝo en la kvara studjaro

 

    En la kvara stud-jaro Zeng spertis staĝon en redakcio de iu gazeto. Fotoj, kiujn ŝi fotis, de tempo al tempo aperis en la gazeto. Post nelonge ŝi gravediĝis, kaj ŝi decidis naski la bebon kaj ĉesigi la studadon por unu jaro. En majo 2012 al la paro naskiĝis bebo.

 

    En la letero al diplomiĝintoj en la jaro 2012, s-ino Hu Shuli, prezidanto de la Kolegio pri Komunikado kaj Dezajno sub Universitato Sun Yet-sen, skribis: "La esenca celo de edukado ne estas elbaki fakulojn, sed doni al ĉiuj kapablon sekvi sian idealon kaj fine ĝin realigi. Nur tiuj kiuj sekvas la vokon el la koro kaj faras tion kion ili deziras fari, povas kompreni la signifon de la vivo kaj senti la feliĉon de la vivo." En admiroj kaj duboj de aliaj homoj, Zeng kreis sian feliĉon per sia propra maniero.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 
Desmet', Petro; Horvath, Jozefo. Bildvortaro en Esperanto. – Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2012. – 800 p., il.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng