Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Forpasis Dao Anh Kha (1923-2012)
2012-12-13

 

    La eminenta vjetnama esperantisto Dao Anh Kha forpasis la 6-an de decembro en Hanojo. Li naskiĝis en la Zamenhof-tago, la 15-an de decembro 1923, kaj esperantistiĝis en 1947. En 1956 li estis kunfondinto de Vjetnama Pacdefenda Esperantista Asocio, kies ĝenerala sekretario li estis ĝis 1990. En 1995 VPEA ŝanĝis sian nomon al Vjetnama Esperanto-Asocio kaj elektis lin honora prezidanto. Ekde 1999 li funkciis ankaŭ kiel konsilanto de VEA pri trejnado de junaj aktivuloj. Laŭ lia iniciato la 2-a Azia Kongreso de Esperanto okazis en Hanojo en 1999.

 

    Ekde 1956 Dao Anh Kha gvidis centojn da ĉiugradaj Esperanto-kursoj. Li estis redaktoro de la bulteno Informado el Vjetnamio de 1956 ĝis 1975. En 1957 aperis la duvoluma Memlernolibro de Esperanto, verkita de li kun Nguyen Hai Trung. Li estis fekunda tradukisto el kaj al la vjetnama lingvo. Inter liaj esperantigoj elstaras Elektitaj poemoj de To Huu (1962), elektitaj pecoj el Uc Trai kaj Quoc Am Poemaroj de Nguyen Trai (1962), kaj Tagkajero en Prizono (1964) kaj Versaĵoj kaj Prozo (1980) de Ho Chi Minh. Al la vjetnama li tradukis i.a. verkojn de Ŝekspiro, kaj lia traduko de Hamleto estis plurfoje reeldonita. Li verkis poezion ankaŭ originale en Esperanto, kaj artikolojn kaj eseojn pri literaturaj kaj movadaj temoj. Ekde 1999 li estis ĉefredaktoro de la kolektiva verko Vortaro de Komparaj Proverboj Vjetnama-Angla-Franca-Esperanto.

 

    En 2001 Dao Anh Kha estis elektita kiel Honora Membro de UEA kaj en 2004 li fariĝis membro de la Akademio de Esperanto.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng