2012-12-13
 Starto de la unua vojaĝo de la ŝipo "Ĉina Fiŝkapta Administrado n. 206" |
La 11-an de decembro la plej granda ŝipo de fiŝkapta administrado faris sian unuan vojaĝon en Ŝanhajo, urbo en sudorienta Ĉinio. La ŝipo kun la nomo "Ĉina Fiŝkapta Administrado n. 206" oficiale enviciĝis en la ĉefa grupo de la ĉina fiŝkapa administrado en la Orienta Ĉina Maro kaj komencis sian unuan vojaĝon al la insularo Diaoyu por fari protektadon al fiŝkaptado.
Ĉinio komencas pluapaŝe konstrui siajn ŝipojn por la fiŝkapta administrado pro la nuna situacio. Post la ŝanĝado kaj novigo de la fiŝkapto-protektadaj ŝipoj kontraŭ iliaj malmulteco, malgrandeco kaj funkcio-mankeco, oni povas pli kaj pli efektive garantii kaj protekti la surmaran fiŝkaptadon de ĉinaj popolanoj.
La longeco de la ŝipo superas 129 metrojn kaj la tonelaro estas 5872 toneloj. La enviciĝo de tiu ĉi ŝipo povas altigi la kapablon de la ĉina ŝiparo de fiŝkapta administrado de la krozado kaj leĝplenumo en la ekonomia areo apartenanta al Ĉinio. Tio havas gravan signifon por la efika gardo al la laŭleĝaj rajtoj kaj la proprieteĵa sekureco de ĉinaj fiŝistoj, subteni la normalan ordon de la surmara fiŝkaptado kaj plenumi la devojn pri konservo de maraj rajtoj kaj interesoj de la lando.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|