Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Lanĉita la Rimedo pri Traktado de Konstanta Loĝado de Fremdlandanoj en Ĉinio
2012-12-13


La Karto de la Ĉina Popola Respubliko por Konstanta Loĝado de Fremdlandano 

 

    Laŭ informo de la Ĉina Ministerio de Homforta Resurso kaj Socia Garantio, antaŭ nelonge la Organiza Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ĉina Ministerio de Homforta Resurso kaj Socia Garantio, la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio kaj aliaj 22 departementoj kune lanĉis la Rimedon pri Traktado de Konstanta Loĝado de Fremdlandanoj en Ĉinio, kiu difinis, ke krom neĝuo de specifaj trajtoj kaj devoj en la reguloj pri la politika trajto kaj en la leĝoj kaj regularoj, la fremdlandanoj kun la Karto de la Ĉina Popola Respubliko por Konstanta Loĝado de Fremdlandanoj en Ĉinio principe ĝuas la trajtojn kaj prenas la devojn tute samajn kun la ĉinaj civitanoj.

 

    Post praktikado de la sistemo pri la Karto de la Ĉina Popola Respubliko por Konstanta Loĝado de Fremdlandanoj en Ĉinio aŭguste de la jaro 2004 la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio kaj la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio donis la nomitan karton al kelkmiloj da fremdlandanoj, inkluzive de altklasaj talentuloj, kaj liveris al ili favoron por en- kaj el-iro de Ĉinio kaj loĝado en Ĉinio.

 

    Laŭ difino de la Rimedo pri Traktado de Konstanta Loĝado de Fremdlandanoj en Ĉinio, la fremdlandanoj kun la karto povas ĝui rilatajn traktadojn tute samajn kun la ĉinoj en laborigo, peto de vizo, trapaso de doganejo, investo, peto de la titolo de teknika aŭ profesia funkcio, edukado de gefiloj, socia garantio, komuna akumula fonduso por loĝejo-aĉeto, aĉeto de loĝdomo, financa afero, aĉetado, vojaĝo kaj aŭtokonduka licenco.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng