Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Wang Xiang kaj lia teatra sonĝo
2012-12-13

Fotoj kaj teksto de ZHANG SHUANG

 

 
Wang Xiang

 

    Wang Xiang, mezaĝa viro malaltastatura, havas afablan vizaĝon kaj infanecajn okulojn. Li estas tiom ordinara homo, ke en homamaso li malfacile vekos atenton de aliaj. Somere li sin vestas ofte per simpla T-ĉemizo, en printempo kaj aŭtuno per kotonaj pantalonoj kaj ĉemizo, en vintro li kutime aldonas al ili lanugan jakon... Li tenas la vestadkutimon en simpla stilo ĝis hodiaŭ.

 


Wang Xiang en sia dentokliniko 

 

    En la pekina teatra rondo oni nomas lin "Dentisto Wang" pro tio, ke li estas dentisto laŭ profesio. Li magistriĝis pri stomatologio de la Kvara Armea Medicina Universitato de Ĉinio. Li estis la unua ĉina magistro pri dentplantado. Septembre de 2008 li ekfunkciigis la Teatron Penghao, kiu estas la unua neŝtata teatro en Ĉinio, kaj li provas subteni ĝin per la enspezo el siaj tri dentoklinikoj.

 

    Inter la 13-a de majo kaj la 30-a de julio 2012 Wang por la tria fojo funkciis kiel la arta ĉefinspektoro de la 3-a Teatra Festivalo de Nanluoguxiang, komisiite de la distrikta registaro de Dongcheng en Pekino. Dum la festivalo lia Teatro Penghao fariĝis la ĉefa tearto.

 

    Laborema ĉefinspektoro

 

    La 28-an de marto mi ricevis tujmesaĝon de Wang, kiu diris:

 

    "Dum la preparado de la 3-a Teatra Festivalo de Nanluoguxiang, brustangino min abrupte trafis. Pro tio antaŭhieraŭ mi ricevis operacion, en kiu kuracisto enmetis en mian korpon tri korstentojn kaj diris al mi, ke 95% de la plej grava aorto en mia koro ŝtopiĝis. Feliĉe, ke mi vizitis hospitalon ĝustatempe. Nun ĉio estas en ordo, do trankviliĝu! Tio montras al ni, ke unue la vivo estas valora sed povas abrupte perdiĝi en ajna momento, do ni laŭ nia maksimuma eblo protektu ĝin kaj strebu vivi laŭ ĝia ritmo; due, la kosto por kreado de beleco en la nuna socio estas ankoraŭ tro alta, do tion oni devas ŝanĝi."

 

    Ses tagojn post sia operacio Wang petis permeson de la hospitalo por eliri dum kvar horoj por interkonsiliĝi kun respondeculoj de la franca ambasadorejo pri la aktivado "Kultura Printempo de Ĉinio kaj Francio", kiu estis la ĉefa programero de la 3-a Teatra Festivalo de Nanluoguxiang.

 

    Sep tagojn post la operacio Wang partoprenis, kiel invitita preleganto, en la Forumo pri Teknologio, Amuzado kaj Fasonado en Ullens-centro pri Moderna Arto en Pekino. La forumo estas mondfama idea renkontiĝo, ĉiujare ĝi allogas al si pensulojn kaj agantojn famajn en la mondo por ĝui ilian konsideron kaj esploron en kampoj teknika, socia kaj homa. En la forumo Wang faris prelegon kun titolo "Teatro Penghao strebas al simpleco, arto kaj varmo".

 

    La 13-an de majo, unu monaton kaj duonon post lia operacio inaŭguriĝis la 3-a Teatra Festivalo de Nanluoguxiang en la teatro de la ĉina Centra Instituto de Dram-arto, en kiu Wang Xiang prelegis. Dum la festivalo li ĉeestis ĉiujn ĝiajn programerojn.

 

 
Afiŝo de la Tria Teatra Festivalo de Nanluoguxiang, Pekino

 

    Neniu alia ol Wang Xiang meritas la titolon de ĉefinspektoro; li multe klopodis por la teatraj aferoj eĉ kun tiom serioza malsano.

 

    Mastro de la Teatro Penghao

 


La Teatro Penghao
 

 

    La Teatro Penghao situas en Mianhua-Hutong (strateto) de Pekino. Siatempe je la unua vido Wang Xiang ekŝatis la malgrandan kvardratan korton konstruitan dum la periodo de la Ĉina Respubliko. La antikveco de la korto tamen ne estis la sola motivo por li elekti la lokon por konstrui la teatron. Alia motivo estis, ke ĝi najbaras al la Centra Instituto de Dram-arto.

 

    La Teatro Penghao kun areo de 300 kvadrataj metroj estas ĉirkaŭita de kafejoj.

 

    Dum la pasintaj kvar jaroj, la teatro jam fariĝis loko regule vizitata de teatristoj el diversaj landoj. La teatro senpage disponigis lokon al la studentoj kaj profesoroj de la Centra Instituto de Dram-arto por provludado kaj ankaŭ al artistoj el la tuta mondo por provludi eksperimentajn artoformojn.

 


Wang Xiang en la kafejo de Penghao
 

 

    La Teatro Penghao antaŭe havis 86 sidlokojn, sed post la rekonstruado en 2011 ilia nombro kreskis al 110. Dum la pasintaj 4 jaroj la teatro per malalta prezo prezentis teatraĵojn por studentoj, salajruloj k.s. Tamen la malmultaj sidlokoj de la teatro kaj malalta biletprezo alportis al ĝi deficiton. Antaŭe Wang per la enspezo de siaj tri dentoklinikoj vivtenis la teatron. Post la altiĝo de la jara domlupago de 30 mil juanoj al 60 mil, evidente la enspezo de la tri klinikoj ne plu kapablis kovri la deficiton.

 

    Pri tio Wang diris: "Mi havas du apartamentojn en Pekino, kaj jam estas preta forvendi ilin por vivteni la teatron."

 

    Estas feliĉe, ke antaŭ la festivalo la teatro ricevis monhelpon de ŝtata entrepreno.

 


La tualetejo de la Teatro Penghao
 

 

    Dum la pasintaj kvar jaroj prezentiĝis en la teatro ne nur ĉinaj teatraĵoj, sed ankaŭ eŭropaj kaj nord-amerikaj dramoj, ekzemple Mi Estas Mevo, Serĉi Teatriston, Orfoj, Spirito, Reva Mondo de Shakespeare k.s.

 

    Alvokanto de simpla stilo

 

    Amikoj de Wang scias lian ideon pri estetiko "reveni al simpla stilo", ke la drama arto pere de riĉaj personecoj kaj informoj konduku la spektantojn al natureco kaj sekve al simpla stilo. Tiu ideo venis el la koncepto de fama psikologo Maslow pri instinkta bezono: la homaro havas bezonojn similajn al la instinktoj, ekzemple konadon, estetikon, amon, esprimon, kreadon, donadon, sinrealigon kaj sinvenkadon. Tiaj bezonoj estas akiritaj, mensaj, psiologiaj kaj aliflanke materiaj. Manko de tiaj bezonoj kondukos homojn al nesaneco, sed la teatro povas kontentigi tian bezonon de la homaro kaj gvidos la homaron al la simpla stilo.

 

 
Sceno el la teatraĵo Centjara Soleco

 

    Ĉi-jare prezentiĝis 47 teatraĵoj en la festivalo. Wang Xiang partoprenis en la elektado de la prezentotaj verkoj inkluzive de Centjara Soleco el Bolivio, Marborde el Israelo, Nevidebla Ponto el Francio, Serĉi Teartriston kaj Bonan Nokton, mia Patrino el la Centra Instituto de Dram-arto k.s. Per tio S-ro Wang malfermis novan vojon por artistoj junaj kaj maljunaj.

 

    Dum la pasintaj kvar jaroj Wang insistis en sia ideo pri estetiko "reveni al simpla kaj modesta stilo" kaj por la ideo li multe kontribuis.

 

 Redaktoro: Zhang Shuang k Chen Ji

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng