2012-12-14
 La unua komuna leĝplenumo de la provinco Guangdong, Hongkongo kaj Makao de Ĉinio |
La 12-an de decembro la provinco Guangdong, Hongkongo kaj Makao de Ĉinio faris la unuan komunan leĝplenumon en la marareo ĉe estuaro de Zhujiang-rivero por protekti la marmedion.
Por la ĉi-foja leĝplenumo la Guangdong-a Ĝenerala Grupo sub la Ĉina Mara Observado sendis leĝplenumajn ŝipojn, la Hongkong-a Konserva Departemento de Agrikulturo kaj Fiŝkaptejoj sendis du ŝipojn MP6 kaj MP4 kaj ĝia Departemento de Mediprotekto sendis du ŝipojn, kaj la Makao-a Havena Aŭtoritato sendis leĝplenumistojn.
Dum la leĝplenumado oni faris ĉefe inspektan rondiron en la konstruejo de la Hongkong-Zhuhai-Makao-a Ponto, kontrolis plenuman staton de rimedoj por protekti marmedion en la laborado kaj tiun de rimedoj por protekti ĉinajn blankajn delfenojn. Krom tio la leĝplenumistoj ekzamenis 92 ŝipojn laborantajn tie kaj konstruejon de la projekto de artefarita insulo.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|