Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aŭstrino en amasloĝejo de Pekino (I)
2012-12-14

de JUDITH HAGENHOFER

 

 
Judith Hagenhofer (la dua de maldekstre) kaj ŝiaj kolegoj de la redakcio de Pekina Revuo

 

    Estas tre malfacile lui kontentigan loĝejon en Pekino precipe por tiuj, kiuj volas lui loĝejon por mallonga tempo. Krome la senĉesa altiĝo de lupago vere sentigas al luantoj malfacilecon vivi en la urbo. Kiel pas-loĝanto laŭplane restanta en la urbo nur du monatojn, mi sentis min tre feliĉa kaj kontenta povi glate lui dormĉambron por du monatoj. Tamen tio nur estis komenco. Pli poste multaj surprizoj atendis min.

 


 En la apartamento (Foto de Judith Hagenhofer)
 

 

    Kiam mi unuafoje eniris en la amasloĝejon la luiganto tuj rifuzis min per la motivo, ke li ne ludonas ĉambron al fremdlandano. Mi persvadis lin per mia flua parolo en la ĉina lingvo kaj finfine mi fariĝis lia luanto. La ĉambro ŝajne estis ĵus dekoraciita. Ĝiaj muroj estis kovritaj per ruĝ-nigraj murpaperoj. Ĝi estis pli pura kaj orda ol tiuj, kiujn mi vizitis antaŭe. Tamen la ĉambro ne estis granda. La luiganto diris al mi, ke ĝia areo estas 1.9 x 1.9 metroj. Sed mi povis kuŝi sur la lito nur diagonale, kvankam mia korpa alteco estas je 4 centimetroj malpli alta ol 1.9 metroj. Tamen por mi pli grave estis, ke en la ĉambro sin trovas malgranda klozeto kun latrino kaj simpla aparato por duŝi. Mi demandis la luiganton: "Ĉu en la apartamento loĝas aliaj luantoj?" Li respondis: "Jes, loĝas kelkaj homoj." Mi decidis lui la ĉambron kaj ekloĝiĝis tie vespere de la dua tago.

 

    Ordigante miajn objektojn mi trovis kelkajn malgrandajn insektojn malantaŭ ŝranko. Mi tuj eliris el la ĉambro kaj aĉetis botelon da pesticido por mortigi la blatojn. Kiam mi ŝprucigis ĝin en mia ĉambro, mi unuafoje povis vidi miajn kunluantojn. La odoro de pesticido, bruo el injektoro kaj mia tusado arigis ĉirkaŭ mi nombron da homoj el aliaj ĉambroj. Mi ĉine klarigis al ili, kio okazis en mia ĉambro, kaj esperis, ke ili neglektos mian ĝenon al ilia kvieta vivo. Iu kuraĝa viro kolektis de mi mortigitajn blatojn per papereto kaj ĵetis ilin en balaaĵujon. Tiam mi devis konstati, ke en tiu serio da apartamentetoj loĝas pli ol kelkaj homoj.

 

    Mi decidis trarigardi la tutan amasloĝejon por kalkuli, kiom da ĉambroj oni havas kaj kiom da homoj loĝas ene. Kalkulinte mi sentis la kapturnon kaj eĉ dubis, ĉu mi miskalkulis: Mi trovis 29 pordojn! Sed fakte mi ne miskalkulis. Se en ĉiu ĉambro loĝas unu homo kaj en iuj du, do tie devas loĝi pli ol 30 homoj.

 

 


La necesejo en mia ĉambro (Foto de Judith Hagenhofer)
 

 

    En ĉiu ĉambro estas unu lito, unu tablo kaj unu ŝranko. En la amasloĝejo ne estas kuirejo. Laŭ mia vido, mia ĉambro estas la sola ĉambro kun necesejo. Aliaj pli ol 30 luantoj komune uzas unu banejon kaj du nesesejojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

    * La aŭtoro estas studentino de postdiplomaj studoj kaj iam faris staĝon en Pekina Revuo.

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng