2012-12-14
 La inaŭguro de la 5-a Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj |
La 12-an de decembro inaŭguriĝis la 5-a Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio. Al la forumo ĉeestis kaj salutparolon faris Huang Mengfu, estro de la Ĉina Fonduso por Homrajta Disvolvo, Luo Haocai, estro de la Ĉina Instituto pri Homaj Rajtoj, kaj Wang Chen, direktoro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio.
En la forumo kun la ĉeftemo "Scienco kaj Teknologio, Medio kaj Homrajtoj" faris 2 tagajn interŝanĝojn pri "Scienco, Medio kaj Homrajtoj" pli ol 120 partoprenantoj, kiuj venis de diversaj lokoj de Ĉinio kaj aliaj 31 landoj kaj regionoj, la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj internaciaj organizoj. Ili inkludas profesiistojn kaj specialistojn en la homrajta rondo, registarajn oficistojn, reprezentantojn de la modeloj de medioprotektataj urboj pere de sciencaj manieroj kaj ambasadorojn de rilataj landoj en Ĉinio.
La unua-foja pekina forumo pri homaj rajtoj okazis en la jaro 2008. Dum la pasintaj jaroj, la forumo kun la principo "honeste interŝanĝi, reciproke lerni kaj kune progresi" allogis multajn oficistojn kaj fakulojn de la internacia homrajta rondo, ĝi jam fariĝis grava platformo por la homrajtaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj de diversaj landoj sur la bazo egala, harmonia, tolerema, malferma kaj reciproke respektiva. La forumo ludas pozitivan rolon en la pliigo de konigo kaj komprenigo de la internacia socio al la homrajta situacio de Ĉinio kaj en la antaŭenpuŝigo de la sana disvolviĝo de la internaciaj homrajtaj aferoj.
Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng
|