Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikva Irigacia Konstruaĵo Dujiangyan
2012-12-17

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    Kun sufiĉe progresinta agrikulturo la antikva Ĉinio havis altan teknikon en irigacia konstruado. Dujiangyan estis unu brila perlo el tiaj konstruaĵoj en la mondo siatempe. Ĝi estis konstruita antaŭ 2 200 jaroj kaj nun ankoraŭ ludas gravan rolon en irigaciado.

 

    La konstruaĵo sidas sur la nordokcidenta parto de Chengdu-ebenaĵo, ĉe la piedo de Yulei-monto okcidente de la gubernio Guanxian, Sichuan-provinco. Minjiang-rivero, kiu enprenas abundan akvon de siaj multaj branĉoj ĉe la supra baseno, kuras al Chengdu-ebenaĵo. Pro tio, ke Yulei-monto malhelpas al la rivero flui orienten, estis malfacile irigaciitaj la kampoj en la orienta parto de la ebenaĵo. En la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) Li Bing, prefekto de Sichuan, persone faris esploradon laŭlonge de Minjiang-rivero kaj gvidis la lokanojn fosi la monton Lidui, konstrui akvodividan digon en la torenta Minjiang-rivero kaj fosi irigacian kanalon sur la ebenaĵo.

 

    La konstruaĵo distingiĝas per scienca kaj racia projekto. En formo de sendiga akvokonduko ĝi estas konstruita en gorĝo inter monto kaj ebenaĵo. Ĝi konsistas el akvodivida digo, inund- kaj sablo-ellasa digo kaj akvokonduka aperturo, kiuj funkcias bone kiel kompleta tuto en irigacio, prevento de inundo kaj transportado.

 


Balena Buŝo  

 

    Rigardate sur Yulei-monto, la akvodivida digo similas al baleno kontraŭflue naĝanta meze de la rivero, dum la nazo de la digo al balena buŝo. La digo dividas la riveron en la Internan Riveron kaj la Eksteran Riveron. La Ekstera Rivero servas por ellasi superakvon kaj sablon, dum la Interna Rivero por irigacii kampojn. La "balena buŝo" aŭtomate ŝanĝas la proporcion de akvokvanto de la Interna kaj Ekstera Riveroj. Dum printempa plugado, 60% de la akvo de Minjiang estas enlasataj en la Internan Riveron kaj 40% en la Eksteran; kiam okazas superakviĝo, 40% de la akvo de Minjiang-rivero estas enlasataj en la Internan Riveron kaj 60% en Eksteran.

 


La inund- kaj sablo-ellasa digo 
 

 

    La inund- kaj sablo-ellasa digo ĉe la dekstra bordo de la Interna Rivero estas malalta, 180 m. longa kaj konstruita el bambuaj plektaĵoj kun rulŝtonoj. Krom ellasi superakvon kaj sablon, ĝi ankaŭ povas teni la akvon de la Interna Rivero en sufiĉa profundeco. La riverparto antaŭ la digo estas kurba, kaj la akvo formas fortan kirliĝon. Tial, se akvo superas la digon, la superakvo povas transflui ĝin kunportante sablon en la Eksteran Riveron. Se superakvo breĉas la digon, la akvo fluas el la Interna Rivero en la Eksteran, ke la irigaciata regiono ĉe la Interna Rivero estas protektata.

 


Aperturo de Trezora Botelo 
 

 

    La akvokonduka aperturo troviĝas inter la krutaĵoj de Lidui- kaj Yulei-montoj. La aperturo arte fosita antaŭ 2 200 jaroj altas 13 m., longas 80 m. kaj larĝas 43 m. Ĝi estas ĉefa akvokonduka konstruaĵo de la Interna Rivero. Ĝi similas al aperturo de botelo, tial ĝi ricevis la nomon Aperturo de Trezora Botelo. La monto dekstre de la aperturo nomiĝas Lidui, kiu funkcias fakte kiel kluzo. Ĝi enlasas nur tiom da akvo kiom bezonas la irigaciata regiono. Kiam la superakvo de la rivero torentas al la aperturo, Lidui devigas la akvon flui en la Eksteran Riveron tra la akvodivida digo kaj la inund- kaj sablo-ellasa digo. Tial ĝi ludas gravan rolon por sekurigi Chengdu-ebenaĵon.

 

    Sablo facile sedimentiĝas sur la fundo de la rivero. En la fino de oktobro oni ŝtopis la fluon de la Ekstera Rivero kaj ĝin dragas ĝis la komenco de la sekva printempo. Oni faras la samon al la Interna Rivero ĝis la komenco de aprilo; kaj pli poste, ambaŭ riveroj samtempe liveras akvon por irigacio dum printempa plugado. Kiam la fluoj de la Interna kaj Ekstera Riveroj estas ŝtopitaj, oni faras tripiedojn el dikaj traboj interligitaj per bambuaj lamenoj kaj laŭvice metas ilin en la riveron, poste bambuajn plektaĵojn kun rulŝtonoj kaj argilo ene. Tio estas provizora akvobaraĵo. Kiam la Ekstera Rivero estas ŝtopita, la akvo de Minjiang-rivero fluas en la Internan Riveron kaj, kiam la Interna Rivero estas ŝtopita, la akvo de Minjiang-rivero fluas en la Eksteran Riveron.

 

    La principo "profundigi riverujon kaj konstrui malaltan digon" estas sperto akumulita de antikvaj laboruloj de Ĉinio en superrego de inundo. Ĝis nun la principo estas observata.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng