Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Usona eksprezidento James Earl Carter Jr inaŭguris la statuon de William E. Macklin en Nankino de Ĉinio
2012-12-17


James Earl Carter Jr (dekstre) inaŭguras la statuon de William E. Macklin. 

 

    La 15-an de decembro usona eksprezidento James Earl Carter Jr laŭinvite venis al Nankino de Ĉinio por inaŭguri la statuon de William E. Macklin, la unua direktoro de la Hospitalo Gulou, okaze de la 120-a datreveno de la fondiĝo de la hospitalo.

 

    La Hospitalo Gulou estas sinteza hospitalo fandiganta kuracadon, instruadon kaj esploradon. Antaŭe ĝi estis "kristisma hospitalo" fondita de kanada misiisto kaj medicina doktoro William E. Macklin sub la helpo de usona asocio de kristanoj en la jaro 1892.

 

    En la inaŭgura ceremonio, en la nomo de la laborantoj de la Hospitalo Gulou, ĝia direktoro Ding Yitao faris la parolon por profunde memori William E. Macklin. Li diris, ke William E. Macklin havis profundan senton al la ĉina popolo. En la jaro 1939 li kaj lia edzino transdonis la donacojn donitajn de amikoj okaze de ilia 50-jara datreveno de la geedziĝo al la Hospitalo Gulou por helpi la malriĉajn malsanulojn. Ding Yitao diris ankaŭ: "William E. Macklin forpasis en la 8-a de aŭgusto 1947. Li dediĉis sian karan junecon al la Hospitalo Gulou kaj ni ĉiam memoros lin."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng