Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Seriaj programeroj de la Pekina Esperanto-Asocio en la jarfino (Ⅰ)
2012-12-17

    La 15-an de decembro en la domo de la Pekina Federacio pri Socisciencaj Rondoj okazis seriaj esperantaj programeroj organizitaj de la Pekina Esperanto-Asocio.

 


Kunfotiĝo de la ĉeestantoj post la forumo 

 

     Forumo pri Esperanto

 


Prelegas sinjorino Yu Jianchao
 

 

    La Espranta Forumo kun la temo "Aplikado kaj Studado de Esperanto" okazis kadre de la Forumo de Scienca Fronto organizita de la Pekina Federacio pri Socisciencaj Rondoj, en  ĝi aperis ne malmultaj altnivelaj disertaĵoj kaj prelegoj de esperantistoj. Prezidis la forumon kaj faris la unuan prelegon sinjorino Yu Jianchao, el la Ĉina Radio Internacia. La prelego kun emocio memore al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Tibor Sekelj (1912-1988) ne nur montris al la ĉeestantoj la tutan vivon de tiu fama esperantisto kaj sciencisto sed ankaŭ konigis al ili liajn spiritojn pri paco kaj amo. Yu Jianchao parolis en sia prelego pri la 10 sciencajn rondojn traktitaj de Sekelj en lia vivo, inkluzive de geografio, novaĵo, montgrimpado, muzeologio, antropologio, politiko, arto, lingvistiko, verkado kaj Esperanto. Tra la cititaj verkoj kaj tradukoj de sinjoro Sekelj, precipe lia lasta letero antaŭ lia forpaso, ĉiuj el ni povas vidi lian grandan animon kiu penis por la eterna paco de la tuta mondo per Esperanto.

 


Prelegas sinjoro Ye Nianxian
 

 

    Sinjoro Ye Nianxian, prezidanto de la Kontrola Komitato de la Pekina E-Asocio, faris la sekvan prelegon por la 125-jara jubileo de la Unua Libro. Li retrorigardis la socian situacion de la jaro 1905 dum la eldonado de la Unua Libro kaj emfazis, ke Esperanto estas ne la finfina celo de la esperantistoj, sed la maniero por realigi la mondan pacon. Li per multaj ekzemploj oponis  kontraŭ la diron, ke Esperanto estas senkultureco. Li diris, ke la neŭtraleco de Esperanto estas ĝia plej elstara trajto relative al la naciaj lingvoj. Ye Nianxian esperis, ke la kunigo de Esperanto kaj aliaj rondoj aperigos pli kaj pli multajn altnivelajn fruktojn de la sciencaj esploradoj.

 

    Xiao Huoli, ĝenerala sekretario de PEA, legis la disertaĵon verkitan de fraŭlino Xiao Xueling pri la rilato de la verkado de Ba Jin, fama ĉina verkisto, kaj Esperanto. Li opiniis, ke nun en la ĉina literatura rondo, al la specialistoj mankas la kono pri la intima rilato inter Ba Jin kaj Esperanto. Tiasence laŭ li la disertaĵo plenigis la breĉon de la literaturaj studoj en tiu flanko. Li mem ankaŭ prelegis kun titolo "Esperanto, Verda Lingvo", kaj detale eksplikis la simbolecon de Esperanta "verdeco" kaj la verdeco en Esperanta aplikado, tiu kiu signifas la ŝparecon en la uzado, facilecon en la lernado kaj valoron en la nacikultura konservado.

 


Sinjoro Li Jianhua
 

 

    Sinjoro Li Jianhua, el El Popola Ĉinio, prelegis pri la rilato inter kultura influo de Ĉinio kaj la disvolviĝo de Esperanto. Li diris, ke Esperanto helpas eksterlandanojn koni la veran socion de Ĉinio ne nur en la sola flanko bona aŭ malbona.

 


Sinjoro Xiao Henggang
 

 

    Fine sinjoro Xiao Henggang, el la Ĉina Radio Internacia, prelegis pri la Esperanta esprimado de la ĉina kulturo. Li donis ekzemplon de Mo Yan, fama ĉina verkisto kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo por 2012, ke liaj verkoj estas trempitaj de la spirito de tradicia ĉina kulturo, kaj la malfacileco estas forta por aliaj naciaj lingvoj traduki ilin fidele, eble Esperanto estas la plej taŭga lingvo por remontri la esencon de tiaj verkoj kun originalaj apartecoj pro sia neŭtraleco kaj objektiveco.

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng