Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Pontoj en Ĝaŭĝoŭ
2012-12-17

    En la urbo Ĝaŭĝoŭ (nuna Ĝaŭŝjan-gubernio de Hebej-provinco) estis du ŝtonaj pontoj, el kiuj la granda ŝtonponto sude de la urbo estis konstruita de Lu Ban, dum tiu malgranda okcidente estis konstruita de Lu Ĝjang, fratino de Lu Ban.

 

    Lu Ban kaj lia fratino vojaĝis en la lando kaj venis iutage al Ĝaŭĝoŭ. De malproksime ili jam vidis la orflavan urban muron, sed kiam ili alproksimiĝis, la larĝa rivero Ĝjanghe baris al ili la vojon. Ĉe la riverbordo svarmis multe da homoj, inter kiuj estis gren-, brullign-, koton-, ŝtof-vendantoj, foirvizitantoj, kolportistoj k. a. En granda bruo ili ĉiuj konkure klopodis por transveturi la riveron. Sed sur la torenta rivero laboris nur du pramboatoj, kiuj povis transporti malmultajn dum longa tempo. Perdinte paciencon pro longa atendado, iuj eĉ klaĉis. Vidinte tion, Lu Ban demandis lokanojn:

 

    "Kial vi ne konstruas ponton super la rivero?"

 

    "La rivero estas tre larĝa kaj profunda," ili respondis. "Ni longe serĉis lertajn majstrojn por la konstruado, sed ne sukcesis."

 

    Esplorinte la situacion de la rivero, Lu Ban kaj Lu Ĝjang decidis konstrui du pontojn por loĝantoj en Ĝaŭĝoŭ.

 

    Kien ajn iris Lu Ĝjang, ŝi ĉiam aŭdis, ke oni laŭdas la kapablecon de ŝia frato. Sed ŝi ne volis konfesi tion kaj decidis konkursi kun Lu Ban. Ŝi proponis, ke ili konstruu la pontojn, ĉiu po unu, por vidi, kiu la unua plenumos la konstruadon. Ili komencos la laboron ĉe la vesperiĝo kaj finos ĝin ĉe la kokeriko, kaj tiu, kiu ankoraŭ ne finos la laboron je la difinita tempo, malgajnos la konkurson. Post la interkonsento ili ekpreparis sin aparte. Lu Ban konstuos ponton sude de la urbo kaj Lu Ĝjang tiun en la okcidenta parto de la urbo.

 

    Lu Ĝjang venis al la loko, pretigis materialojn kaj haste komencis la laboron. En noktomezo ŝi jam finkonstruis la ponton. Ŝi pensis, ke ĉi-foje ŝia frato certe estos venkita. Nun ŝi volis rigardi, kiel statas lia laboro, ŝi do senbrue venis al la suda parto de la urbo. Neatendite, ke ŝi vidis tie nenion super la rivero. Forestis ankaŭ Lu Ban. En miro ŝi vidis de malproksime homon pelanta aron da ŝafoj de sur la Tajhang-monto*. Kiam li alproksimiĝis, ŝi vidis, ke tiu homo estas neniu alia ol ŝia frato. La pelatoj ne estis ŝafoj, sed ruliĝantaj blankaj kaj fajnaj ŝtonoj. Vidinte tiujn ŝtonojn, Lu Ĝjang malesperiĝis. Kiaj bonaj kaj belegaj ŝtonoj! Kiel fortika kaj bela estos la ponto el tiuj ŝtonoj! Ĉu ŝia ponto estus komparebla kun la lia! Ŝi pensis, ke ŝi nepre devas superi lin en alia flanko. Ŝi do haste revenis al sia ponto kaj zorgeme gravuris diversajn desegnojn sur ĝiaj balustradoj. Baldaŭ la ponto fariĝis multe pli bela pro gravuraĵoj pri Bovisto kaj Teksistino**, fenikso omaĝanta al la suno kaj nekalkuleblaj raraj floroj kaj herboj… Lu Ĝjang tre kontentiĝis pri siaj verkoj. Ŝi denove kuris al la frato por rigardi kiel iras lia laboro. Ankaŭ Lu Ban baldaŭ finkonstruos la ponton, kaj nur du ŝtonoj sur pontkapo ankoraŭ ne estis masonitaj. Vidinte tion, ŝi maltrankviliĝis kaj kriegis du fojojn, imitante kokerikon. Tiam la kokoj de la proksimaj vilaĝoj ekkriis unu post alia. Aŭdinte la kokajn kriojn, Lu Ban haste metis sur la lokon la du ŝtonojn, kaj tiel la ponto estis konstruita.

 

    La ponto de Lu Ban estis granda kaj impone impresanta, tial oni nomis ĝin granda ŝtonponto; dum tiu de Lu Ĝjang kun belaj gravuraĵoj estis delikata, tial oni ĝin nomis malgranda ŝtonponto. Eĉ nun, kiam knabinoj en Ĝaŭĝoŭ brodas kapkusenajn tegojn aŭ ŝuojn, patrinoj ĉiam diras al ili:

 

    "Iru al la malgranda ŝtonponto kaj kopiu tie kelkajn belajn desegnaĵojn sur ĝi!"

 

    _____

 

    *Tajhang-monto: Montaro en norda Ĉinio, situanta inter la provincoj Ŝanŝji kaj Hebej.

 

    **Bovisto kaj Teksistino: Personoj en ĉina mito. Teksistino estis nepino de la Ĉiela Imperiestro kaj konstante brodteksis nubojn. Ŝi mem edzinigis sin al la Bovisto trans la Arĝenta Rivero (la Lakta Vojo) kaj interrompis la teksadon. Pro tio la Ĉiela Imperiestro koleregis kaj ordonis ŝin disiĝi de la Bovisto. La geedzoj estis permesitaj renkontiĝi nur unu fojon ĉiujare en sepa de la sepa monato laŭ la luna kalendaro.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng