Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
La Granda Muro
2012-12-17


Konciza Mapo de la Granda Muro 
 

 

    Sur la vasta tero de Ĉinio serpentas grandaj kaj malgrandaj ondiĝantaj muroj, el kiuj la plej grandioza estas la mondfama Granda Muro, pli ol 6000 kilometrojn longa, kuŝanta en la norda parto de la lando. Ĝi, kiel serpenta drako, trairas dezertojn kaj stepojn, transpasas montarojn kaj etendiĝas orienten al maro.

 

    Historio diras, ke pli ol 20 feŭdaj regnoj kaj princlandoj de Ĉinio konstruis sian grandan muron kaj la grandaj muroj starigitaj de tri dinastioj ĉiu havas longecon de pli ol 5 000 kilometroj. La totala longeco de la grandaj muroj konstruitaj de la diversaj dinastioj superis 50000 kilometrojn.

 

    Estis senprecedence grandskala la konstruado de la Granda Muro, kiu daŭris pli ol 2000 jarojn ĝis la fino de Ming-dinastio (1368-1644).

 

    Oni ekkonstruis la Grandan Muron en la periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj inter la sepa kaj kvina jc. a.K. Tiam la regnoj Chu, Qi, Yan, Qin, Han, Zhao kaj Wei konstruis siajn apartajn murojn por sin defendi. Tiaj muroj, tre longaj, diferencas de la ordinaraj urbomuroj, tial oni nomas ilin granda muro.

 

    Ĉ. la kvara jc. a.K. la regantoj de la hunoj kaj aliaj nordaj nomadoj ofte invadis la regnojn Yan, Zhao kaj Qin, kiuj vivis najbare de tiuj nomadoj, kaj grave minacis la vivon de la tieaj loĝantoj. Sekve la tri regnoj konstruis en nordo po unu grandan muron por sindefendi kontraŭ la nomadoj.

 

    En 221 a.K. la Unua Imperiestro de Qin-dinastio aneksis ses regnojn kaj fondis feŭdan centralizisman ŝtaton. Tiujare li atakis nordajn hunojn per 300000 soldatoj kaj samtempe interligis la murojn de la antaŭaj regnoj Qin, Yan kaj Zhao. La interligita muro, komenciĝinta de Lintao (la nuna Minxian-gubernio de Gansu-provinco) en okcidento kaj finiĝinta en Liaoning en oriento, longas pli ol 5000 kilometrojn. Ekde tiam impone ekstaris en norda Ĉinio la Granda Muro.

 

    Ankaŭ postaj dinastioj, precipe Han (206 a.K. — 220 p.K.) kaj Ming, ne ŝparis forton por ĝin rekonstrui.

 

    En Han-dinastio oni plilongigis la Grandan Muron je pli ol 1000 kilometroj ĝis Dunhuang en okcidento, poste de Dunhuang ĝis la lago Lop Nur en Xinjiang, kaj la muro disbranĉiĝis nordorienten al la lago Gaxun Nur. La totala longeco de la muro estis pli ol 10000 kilometroj.

 

    Ming-dinastio estis la lasta konstruanto de la Granda Muro kaj ankaŭ la plej alta stadio de disvolvo de tekniko de defendaj konstruaĵoj de la muro. Por solidigi la muron, oni masonis ĝian gravan orientan parton el ŝtonoj kaj brikoj. La nuna Granda Muro kun longeco de pli ol 6300 kilometroj, etendiĝanta de Jiayuguan-pasejo en okcidento ĝis Yalu-rivero en oriento, estas postlasita de la dinastio. La muro inter Shanhaiguan-pasejo kaj Juyongguan-pasejo restas sendifekta kaj aspektas plej grandioze.

 

    Laŭ vidpunkto de moderna milito, murego kompreneble ne povas efike sin defendi. Sed la afero estis tute alia en la antikveco, kiam oni batalis ĉefe per glavo, lanco, pafarko kaj halebardo, kiujn povis elteni la fortika muro. Tian konstruaĵon oni uzis efike kontraŭ la atako de malamikaj rajdosoldatoj.

 


Gardoturoj de la Granda Muro
 

 

    Post 2000-jara konstruado kaj rekonstruado la Granda Muro fariĝis kompleta defenda sistemo, kies interligitaj gardoturoj kaj alarmaj signal-turoj uzitaj de la centra registaro por kontaktiĝi kun la plej bazaj militaj organizoj kaj garnizonantaj soldatoj de militaj kaj administraj institucioj de diversaj niveloj.

 

    Tiu defenda sistemo konsistas el diversrangaj kaj diversformaj konstruaĵoj por malsama uzo.

 

    Paseja urbeto estis grava fortreso ĉe la Granda Muro. Oni konstruis ĝin sur alta monto, en ravino aŭ ĉe akvo, por ke oni povu okupi strategie gravan lokon per kompare malmultaj militfortoj.

 

    La Granda Muro konstruita laŭ terenoj havas malsamajn altecojn kaj larĝecojn malsamloke. Ĝia parto ĉe Badaling proksime de Pekino estas 7-8 metrojn alta, 6-7 metrojn dika kaj 5 metrojn larĝa ĉe la supro. Ĝi havas pordojn nelonge distancajn inter si, de kie oni povas ascendi laŭŝtona ŝtuparo ĝian supron kies planko estas masonita per 3-4 tavoloj da brikoj. Ĉe la ekstera flanko de la supro estas kreneloj ĉ. du metrojn altaj. Inter ĉiu duo de pordoj estas po unu gvattruo kaj sube paftruo.

 

    Alarmaj signal-turoj konstruiĝis sur altaj montsuproj kaj ĉe murkurbiĝoj sur ebenaĵoj. Kiam la gardantoj trovis malamikojn, ili estigis fumon en tago kaj fajron en nokto. Fumo de brulanta lupa fekaĵo povas leviĝi alten nedisiĝe kaj estas klare videbla de malproksime. Tial en la antikveco oni prenis ĝin kiel fumigaĵo. Dank' al tio oni povis en kelkaj horoj transdoni alarmon al loko mil kilometrojn fora.

 

    Al konstruado de la Granda Muro la ĉina laboranta popolo konsumis nemezureble grandan forton. La pezan taskon plenumis ĉefe la garnizonantaj soldatoj, rekviziciitaj kamparanoj kaj ekzilitoj. En la jaro 555 la ŝtato rekviziciis 1.8 milionojn da kamparanoj por konstrui muron 450 kilometrojn longan.

 

    Estis malfacilege konstrui la Grandan Muron sur altaj montoj kaj en senhoma dezerto. Ĉe Badaling oni vidas la muron masonitan el grandaj ŝtonoj, el kiuj iuj longas eĉ tri metrojn kaj pezas pli ol mil kilogramojn. Iuj partoj de la muro sin kroĉas sur krutaj montdeklivoj, pro kio estas malfacile supreniri.

 


La Granda Muro rigardata birdrigarde  

 

    Granda Muro servis ne nur kiel efika defendo de la ŝtato, sed ankaŭ ludis certan rolon en disvolvo de la ekonomio kaj kulturo de norda Ĉinio kaj ŝirmo de surtera vojo kondukanta de Ĉinio al la Okcidento. La faman Silkan Vojon oni atribuis al la muro en nordokcidenta Ĉinio.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng