Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Yao Chen dum vizito al rifuĝejoj en Afriko
2012-12-17

Teksto de LI SHUYA kaj fotoj de XU CHUANG

 


Yao Chen atingis rifuĝintejon en Afriko. 

 

    En la komenco de aprilo 2012 ĉina aktorino Yao Chen veturis al Afriko kaj vizitis, kiel la unua proparolanto de la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj en la ĉina regiono, rifuĝejojn en Etiopio. Dum la unu-semajna vizito, ŝi kaj ŝiaj kunvojaĝantoj vizitis la rifuĝejon en la somala regiono Dollo Ado en suda Etiopio kaj la rifuĝejojn Aw Barre kaj Sheder en la regiono Jijiga en nordorienta Etiopio. Dum la vizito ili faris grandan kvanton da fotoj. Yao Chen publikigis serion da tagnotoj kun fotoj en sia mikroblogo por konigi al la publiko veran vivstaton de afrikaj rifuĝintoj. 

 

    En la rifuĝejo Bur Amino

 

 
La rifuĝejo Bur Amino

 

    La rifuĝejo Bur Amino situas en la somala regiono Dollo Ado, unu el la plej dezertaj lokoj de la lando. La regiono estas kovrita de subtila grundo en ruĝa koloro. Kiam aŭto veturas sur ĝi, la ruĝa terpulvoro leviĝas kaj oni povas vidi distancon nur de malpli ol 2 metroj. La tiea temperaturo en la tago altas je ĉ. 48˚C kaj ofte formas alttemperaturan ciklonon kiel tornadon. En la loko troviĝas neniu alia vegetalo krom dornarbetaĵoj kaj iuj maldikaj kaj malaltaj arboj en la formo simila al la ĉina ideogramo «». 

 


La mastrino rakontas al Yao Chen la morton de sia edzo.
 

 

    La rifuĝintoj loĝas en la tendoj faritaj el plastaĵoj. En la tendoj estas sufoke kaj varme en la tago. En tia tendo Yao Chen kaj aliaj alvenintoj interparolis kun rifuĝinta familio por koni ilian vivstaton. "Sur ilia vizaĝo estas mieno tute sensenta, por ili ne gravas tio, kion oni diras, nek gravas kiajn mienojn kaj gestojn oni faras, eĉ kiam muŝoj falas sur ilian vizaĝon aŭ sur ilian buŝon, ili ne faras iun agon nek svingon por ilin forpeli." Ili havas neniun alian deziron krom la primitivan postulon de la vivado. "La sentoesprimo por ili estas kvazaŭ luksaĵo. Dum la tuta posttagmezo la aero estis peza, kaj la mallonga duontago pasis kiel tre longa duonjaro. "  

 

    "Reveninte al la loĝejo en tiu ĉi tago, ni ĉiuj estis malbonhumoraj kaj konfuzaj. Estas du mondoj, unu el ili estas tiu vidita de ni ĉeloke, kaj la alia estas loko, kie ni mem vivas. Ni jam ne povis distingi, kiu el la du mondoj estas reala, kaj ni estis ege malĝojaj en la koro, ege malĝojaj... " Yao Chen estis iom sufokita je la gorĝo, menciante pri tiun posttagmezon.

 

    Infanoj en lernejo

 


Yao Chen kaj geknaboj de la lernejo en rifuĝejo
 
 

Knabo en manĝo de rizkaĉo
 

 

    Kvankam la vivkondiĉoj en la tendaro estas tre limigitaj kaj tre malfacilaj, tamen en la rifuĝejo funkcias lernejo por la plej baza instruado. Sed, la plejmulto de la rifuĝintoj, kiuj vivas ĉi tie, ne scias, kion signifas iri al la lernejo. La gepatroj sendas la infanojn al la lernejo ĉar la lernejo provizas siajn lernantojn per taso da rizkaĉo kaj tiele la familio povas ŝpari iom da cerealo. La tasoj en la lernejo por la kaĉo estas samgrandaj kaj en la tasoj estas la sama kvanto da kaĉo. Ĉiutage, post akiro de tiu taso da kaĉo, la infanoj kaŭras surtere kaj manĝas ĝin.

 

    En la rifuĝejo Bur Amino troviĝas tre malmultaj studanto-rifuĝintoj. Oni demandis al ili, kia estas la mondo en iliaj okuloj. Iu juna studantino respondis, ke en ŝiaj okuloj "la mondo havas du tagojn, unu estas trista kaj la alia -- ĝoja " . 

 

    Yao Chen diris: "Tiutage ili sidis en la tendo kaj babilis kun ni. Mi aŭdis, ke multaj geknaboj diris ke ili estas ege feliĉaj tiutage, kaj ĝuas pacon kaj belecon, kvankam ili,kiel studantoj,vivas iom pli bone ol la aliaj rifuĝintoj en la tendoj, tamen same kiel la aliaj en la rifuĝejo ili ne povas sate manĝi ĉiutage kaj vivas ĉiam en timo. "

 

    Kortuŝa "divido" 

 


Yao Chen kun la pentraĵoj faritaj de infanoj en la rifuĝejo Aw Barre
 

 

    Dum la vizito al la rifuĝejo Aw Barre nin profunde impresis la familio kies membroj estas gajaj kaj lertas en pentrado. La onklo de la infanoj iam lernis pentradon kaj nun instruas la pentradon al la infanoj. Kaj ankaŭ la infanoj estas talentaj en pentrado. En ilia hejmo estas malgranda tendo speciala por konservi la desegnojn faritajn de la infanoj.

 


Yao Chen larmas je vido de la pentraĵoj pri si faritaj de la infanoj.
 
 
 
Pentraĵo farita de infano en rifuĝejo

 

    Antaŭ ol kiam Yao Chen kaj ŝiaj kunvojaĝantoj venis al tiu ĉi familio, laborantoj de la rifuĝejo donis al ili kelkajn fotojn de Yao Chen. Kaj la infanoj uzis unu tutan tagon por pentri Yao Chen. Ili faris 3-4 portretojn pri Yao Chen ege similajn al ŝi mem. Kiam Yao Chen vidis siajn portretojn faritajn de la infanoj, ŝiaj larmoj inundis el la okuloj.

 

    Feliĉe, laborantoj de la rifuĝejo rimarkis la artan talenton de la infanoj kaj pretas sendi ilin al la ĉefurbo por lerni la pentradon. "Ili havas esperoplenan estontecon, sed la aliaj tieaj rifuĝintoj plejparte ne havas esperon, ili restas en malespero. " Ĉiuj familioj de la rifuĝejo havas po 8-9 infanojn, malgraŭ malbonaj vivkondiĉoj kaj manko de manĝaĵoj. Menciidas, ke ricevinte de Yao Chen nutraĵojn infanoj tuj iris dividi ilin   kun aliaj infanoj en la rifuĝejo. "Ili estas malriĉaj, ili tamen volontas dividi la akiraĵojn kun aliaj, " diris Yao Chen kun emocio.

 

    Resti fidela al sia decido vizaĝe al duboj

 


Yao Chen (dekstre) helpas rifuĝintojn en boligo de akvo.
 

 

    Reveninte de Afriko al la patrujo, Yao Chen publikigis en sia mikroblogo serion da artikoloj kaj fotoj pri sia vizito kun la espero ke pli da retumantoj povos koni pri tio, kion ŝi vidis kaj faris en afrikaj rifuĝejoj. Leginte ŝiajn artikolojn retumantoj plejparte esprimis sian simpation al la afrikaj rifuĝintoj pro ties vivstato, kaj samtempe ili havas pli da amo kaj dankemo por sia nuna vivo.

 


Yao Chen inter virinoj en rifuĝejo
 

 

    Tamen, ankaŭ malmultaj retumantoj elmetis siajn dubojn kun jenaj demandoj: "Kial vi ne zorgas pri enlandaj malriĉuloj? ", "Ĉu por montri vin per tiu malproksima vojaĝo? " kaj tiel plu. Yao Chen konfesis, ke tiuj onidiroj estis en ŝia atendo. "Efektive, mi jam estas ĝoja, ĉar mi ne atendas ke multe pli reduktiĝis la duboj pri miaj artikoloj kompare kun tiuj en la lastaj du jaroj. Tio montras, ke pli da homoj ekdonas atenton al rifuĝintaro. Tio ĝojigas min kaj firmigas mian decidon daŭrigi tiun ĉi laboron. " 

 

    Tiu ĉi laboro kiel proparolanto malsamas ol la aliaj: mi servas por tio senpage, kaj devas mempagi por ĉiuj vojaĝoj. Menciinte pri tiu ĉi laboro, Yao Chen diris, ke ŝi daŭrigos la laboron, se la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj ŝin bezonas. Ŝi konfesis, ke ĉiu vizito al rifuĝejoj plifirmigis ŝian decidon pri tiu ĉi laboro, ĉar ŝajne ĝi postulas liveri aĵojn kaj helpojn al rifuĝintoj, sed fakte la agantoj rikoltas pli multe. "Mi dankas al la Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, kiu ebligas al ni koni la mondon. Oni povas kompreni sin mem nur post kiam oni komprenos la mondon. "  

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

 

 

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng