Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Seriaj programeroj de la Pekina Esperanto-Asocio en la jarfino (Ⅱ)
2012-12-17

Teksto de XIE RUIFENG kaj fotoj de JIANG LIMIN

 

    Memore al la 153-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhofo

 

 
Prezidas la kunvenon sinjoro Xiao Huoli

 

    La memorkunveno por la 153-jara datreveno de la naskiĝo de Zamenhofo okazis posttagmeze de la 15-a de decembro en la domo de la Pekina Federacio pri Socisciencaj Rondoj. Prezidis la kunvenon sinjoro Xiao Huoli, ĝenerala sekretario de PEA.

 


Faras prelegon sinjoro Zhu Mingyi
 

 

    Faris longan kaj kortuŝan prelegon sinjoro Zhu Mingyi. Li retrorigardis la malfacilan situacion de Zamenhof dum sia klopodo por kreiado de Esperanto. Li citis kelkajn priskribojn faritajn de praesperantistoj pri la Universalaj Kongresoj de Esperanto de la 1-a ĝis la 9-a, en kiuj Zamenhof solvis la problemojn aperitajn dum la evoluado de Esperanto unu post aliaj. Zamenhof tute rezignis siajn rajtojn kaj potencojn por doni la ŝancon kaj kondiĉojn al Esperanto, ke ĝi nature kreskiĝu kaj disvolviĝu, li estas tiel senegoisma, lia animo tiel granda kaj lia spirito eterne restas en niaj koroj!

 

    Zhu Mingyi simple resumis la historion de Esperanto, kaj klarigis la idealon de Esperanto estas ĝuste la spirito kaj fido de esperantistoj. Li citis la vortojn de Zamenhof "Ni laboru kaj esperu" kiel inspiro kaj espero al la ĉeestantaj esperantistoj.

 

    Memore al la 100-jariĝo de la fondiĝo de la malnova Pekina E-Asocio

 


Faras prelegon sinjoro Hou Zhiping
 

 

    Okazis la memorkunsido por la 100-jariĝo de la fondiĝo de la malnova Pekina Esperanto-Asocio post la menciita memorkunveno, ĝin prezidis sinjoro Xiao Huoli.

 

    Sinjoro Hou Zhiping rakontis la mallongan historion de la malnova Pekina Esperanto-Asocio (1912-1913) al la ĉeestantoj kiuj mankas la konojn de la Esperanto-movado antaŭ la fondiĝo de la Popola Respubliko de Ĉinio en la jaro 1949. Li montris, ke la esperantistoj batalis per Esperanto kontraŭ la aŭtokratia registaro de la diktatoro Yuan Shikai por realigi veran demokration kaj liberon en Ĉinio en tiu epoko.

 

    La maljuna Pekina Esperanto-Asocio havas la saman nomon kiel la nuna PEA kiu fondiĝis en la jaro 1981. Ĝi estis establita de sinjoro Chen Yilong (1886-1913) kaj liaj samideanoj en 1912. La Esperantismo elvokis la spiritojn de la esperantistoj barakti kaj batali por la paco de la lando kaj la amo al la popolo. Fine, Chen Yilong oferis sian vivon por la finfina tasko de Esperanto kaj la malnova PEA disiĝis en 1913.

 

    Memorkunveno al Li Shijun

 


La memorkunveno al Li Shijun
 

 

    Okazis kunveno por memori sinjoron Li Shijun (Laŭlum) post kvinminuta ripozo en la posttagmezo de la 15-a de decembro. Ĝin prezidis sinjoro Xiao Huoli.

 

    Unue la ĉeestantoj honoris per silento la memoron al Li Shijun dum unu minuto.

 


Sinjoro Nan Youli
 

 

    Faris prelegon sinjoro Nan Youli, prezidanto de PEA, li rememoris la okazaĵojn antaŭ dekoj da jaroj inter Li Shijun kaj junaj esperantistoj inkluzive de li. Laŭlum multe helpis la lernadon de la komencantoj kaj solvis malfacilajn problemojn trafitaj de siaj gekolegoj. Li laŭdis la grandan kontribuon faritan de Li Shijun al PEA,  EPĈ kaj al la Esperanto-movado de Ĉinio, eĉ al la tuta mondo.

 


Sinjorino Jin Hong kaj sinjoro Li Chaoyang, bofilino kaj filo de Li Shijun
 

 

    Sekve sinjoro Li Chaoyang kaj sinjorino Jin Hong, filo kaj bofilino de Li Shijun, rakontis la vivon de Li Shijun. Li Chaoyang laŭte legis paĝojn da taglibro de sia patro kaj rakontis pri la diligendeco kaj asidueco en la Esperanta lernado, studado kaj esplorado dum la tuta vivo de Li Shijun. Jin Hong rememoris pri kelkaj bagateloj en la ĉiutaga vivo de sia bopatro kaj kiel li venkis la malhelpaĵojn kaj atingis sian sukceson.

 

    Sinjoro Zou Guoxiang parolis kiel kolego kaj iama najbaro de Li Shijun. Sekve sinjorino Tan Xiuzhu, Yu Jianchao kaj sinjoro Yu Tao, kiel liaj lernantoj. Ilia kortuŝa parolo rememorigis la ĉeestantojn la pasinta voĉo, rido kaj parolo de Li Shijun, kaj kiel la ĉiama espero de li kaj eterna memoro al li, la esperantistoj klopodos por la disvolviĝo de Esperanto, pliiĝo de E-influo, kreskiĝo de E-organizo, prosperiĝo de E-instruado kaj realiĝo de E-idealoj: Paco kaj Amo.

 

    Fine sinjoro Wang Yanjing, vicprezidanto de PEA, faris resuman parolon pri la laboroj kaj aktivoj de PEA en la kuranta jaro 2012. Li alte taksis la kontribuojn al la ĉina E-movado faritajn de la pekinaj esperantistoj kaj dankis la esperantistojn pekinajn, alilokajn kaj eksterlandajn pro iliaj helpadoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng