2012-12-18
 Afiŝo pri la ekspozicio |
|
 Verko de Jean Dubuffet |
La 16-an de decembro inaŭguriĝis en la Ŝanhaja Muzeo de Moderna Arto la ekspozicio "Elektra Kampo Superrealisma kaj Supera" pri objektoj el la Franca Nacia Arta kaj Kultura Centro de Georges Pompidou. Tio estas unua fojo por la muzeo okazigi ekspozicion pri alilandaj objektoj post sia malfermo kaj estas la unua fojo por la centro eksponi siajn objektojn en landinterno de Ĉinio.
La ekspozicio konsistas el ses partoj kaj ili ĉiuj prezentis famajn verkojn pri superrealismo. Ĉiu parto enhavas pentraĵojn, skulptaĵojn, fotojn, modelojn de konstruaĵojn, manuskriptojn de artistoj kaj videoverkojn.
La eksponataj 119 objektoj valoras je ĉirkaŭ 149 milionoj da usonaj dolaroj. Inter kiuj estas verkoj, manuskriptoj kaj fotoj de Joan Miró, Pablo Picasso, Marcel Duchamp, Max Ernst kaj aliaj famaj majstroj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin
|