2012-12-18
S-ino Wu Juan en prezido de la kunveno |
|
 Premitaj elstaraj membroj kaj konsilantoj de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo |
|
S-ro Sasaki Teruhiro el Japanio faras paroladon en la kunveno. |
|
Kunfotado de la ĉeestantoj |
|
 S-ino Ba Yan kaj s-ro Song Mingfeng malfermas la ruĝan kovrilon por la tabulo de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo |
Posttagmeze de la 14-a de decembro okazis en la Zaozhuang-a Universitato de Ĉinio la jarkunveno de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo kaj la kunsido por la 153-a datreveno de la naskiĝtago de d-ro L. L. Zamenhof. Al la kunveno ĉeestis ĉ. 40 personoj, inkl. de membroj de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo, gastoj de la universitato kaj tiuj de la organizo, kiaj s-ro Sasaki Teruhiro el Japanio, prezidanto de la Komisiono de Azia Esperanta Movado, fraŭlino Woo Hyun-joo, vicĉefo de la Korea Esperanto-Muzeo, kaj fraŭlino Alinka el Nepalo.
S-ino Wu Juan, vicprezidanto de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo, prezidis la kunvenon, s-ino Zhang Yan (Hirundo) faris raporton pri la laboro de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo en la jaro 2012, s-ino Li Hui legis la salutvortojn de la Ĉina E-Ligo kaj tiujn de la E-societo en Wagayama de Japanio. En la kunveno ses elstaraj membroj de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo estis premiitaj de la organizo kaj elektiĝis novaj komitatanoj: s-ino Wu Juan estis elektita kiel prezidanto de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo. Fine, la ĉeestantoj ĥore kantis la Esperantan himnon La Espero por celebri la 153-an datrevenon de la naskiĝotago de d-ro L. L. Zamenhof.
(Raporto de Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)
Redaktoro : Wang Lihua
|