2012-12-18
Posttagmeze de la 16a de decembro 2012 Esperanto-Asocio de la Scienc-Teknika Universitato de Interna Mongolio okazigis la trian oratoran konkurson de Esperanto.Gestudentoj el la fakultativaj E-kurso kaj libervola E-kurso de la universitato partoprenis en la konkurso.Ankaŭ parto da E-kursanoj el Tianjiabing-a Supera Mezlernejo de Baotou ĉeestis en la konkurso.Membroj de aliaj studentaj societoj de la universitato venis kaj rigardis la konkurson.Dume la studentoj ankaŭ improvizis fragmentojn de pekina opero kaj de Shaoxing-opero, kaj ludis gitaron, kantis popularajn kaj popolajn kantojn, kaj prezentis popolan dancon.
(el Liu Baoguo)
Redaktoro: Liu Zijia |