Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Naŭ Grandaj Pasejoj
2012-12-18

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    En antikva Ĉinio oni konstruis pasejojn ĉe gravaj trafikvojoj kaj en strategie gravaj lokoj. Ili estis gardataj de trupoj. En Ĉinio estas naŭ grandaj pasejoj. Ili estas jenaj:

 

 
Shanhaiguan-pasejo

 

    Shanhaiguan-pasejo, oriente de la urbo Qinhuangdao de Hebei-provinco, estas la orienta ekstremo de la Granda Muro. Norde de ĝi sidas Yanshan-montaro kaj sude de ĝi kuŝas Bohai-maro, tial ĝi ricevis la nomon Shanhaiguan (ĉinlingve "shan" signifas monton, "hai" — maron kaj "guan" — pasejon). En 1381 la regantoj de Ming-dinastio konstruis tie la Grandan Muron kaj pasejon. La paseja urbeto havas kvar pordegojn, sur kiuj restas po unu turo. Ekster la urbeto estas ĉirkaŭfosaĵo. Sur la oblonga bazamento de la orienta pordego, alta je 12 metroj, staras grandioza turo kun tabulo surhavanta vortojn "La Unua Pasejo en la Mondo". En Laolongtou ĉe la marbordo sude de Shanhaiguan-pasejo sidas Ninghai-kastelo kun perimetro de 500 metroj, interne de ĝi staras Chenghai-turo. Ĉirkaŭ la paseja urbeto dislokiĝas multaj alarmaj signalturoj, kiuj formis solidan defendan sistemon kaj faris la lokon strategie grava en la ĉina historio. Samtempe, la pasejo estas ankaŭ grava loko, kiu interligas nordan kaj nordorientan partojn de Ĉinio.

 

    Zijingguan-pasejo, ĉe Zijingling-monto, 40 kilometrojn okcidente de la gubernia urbo Yixian, Hebei-provinco, estas unu el la gravaj pasejoj de la interna Granda Muro. Frue en la Orienta Han-dinastio (25 — 220 p.K.), pro la strategia graveco oni konstruis tie Wuruan-pasejon. Proksime de la pasejo staras krutaj rokmuroj kaj serpentas danĝeraj vojoj. La loko estas unu el la gravaj pasejoj por eniri Taihang-montaron el Hebei-ebenaĵo. Somere, sur Zijingling-monto pompe floras kaj aromas cercisoj ( Cercis chinensis) (ĉinlingve, Zijing-floro). La cercisoj multe beligas la majestan pasejon. Tial oni alinomis ĝin Zijingguan-pasejo. Ĝi situas inter Juyongguan- kaj Daomaguan-pasejoj. Oni nomas ilin Interna Paseja Trio.

 

    Juyongguan-pasejo, nordokcidente de Changping-gubernio de Pekino kaj pli ol 50 kilometrojn for de Pekino, estis grava pasejo de la Granda Muro. Ambaŭflanke de ĝi ondiĝas verde vestitaj montoj. Inter la montoj zigzagas valo, longa je 20 kilometroj, kiu kutime nomiĝas la Paseja Valo. Tio estas strategie kaj trafike grava loko en la nordokcidento de Pekino. Interne de la paseja urbeto estas ruino de bazamento, sur kiu sidis siatempe tri lamaismaj pagodoj. La bazamento estas konstruita el blanka marmoro, kun alto de 9.5 metroj. La arkpordo de la paseja urbeto estas trairebla por veturiloj. Ĝi ĉarmas per siaj multaj belaj gravuraĵoj. Sur la montoj ĉirkaŭ la pasejo ondas prosperaj verdaĵoj kaj floroj. La loko estas unu el la ok pitoreskejoj de la antikva Pekino.

 

    Pingxingguan-pasejo, nordoriente de Fanshi-gubernio kaj apud Lingqiu-gubernio, Shanxi-provinco, estis konstruita en 1511 kaj pligrandigita en 1581. Ĝia pordego rigardas orienten kun arkpordo 4 metrojn alta kaj 2.7 metrojn larĝa. La antikva vojo trairas la pasejon. Super la arkpordo vidiĝas la ĉinaj ideografiaĵoj "Pingxingguan-pasejo". Nun la turo de la pasejo jam ne ekzistas. La restanta konstruaĵo de la pasejo altas 6 metrojn. Ambaŭflanke de ĝi krutas montoj, sur kiuj serpentas la Granda Muro. La loko estis antikva batalejo en la ĉina historio. En 1938 la ĉina Okavoja Armeo ekstermis pli ol 3 000 japanajn agresantojn de Itagaki-divizio en la loko 5 kilometrojn nordoriente de Pingxingguan-pasejo, kio faris siatempe sensacion en- kaj eksterlande.

 

 
Yanmenguan-pasejo 

 

    Yanmenguan-pasejo, alia grava pasejo de la Granda Muro, sidas ĉe la monttalio de Yanmen-monto, 20 kilometrojn nordokcidente de Daixian-gubernio, Shanxi-provinco kaj 115 kilometrojn oriente de Pingxingguan-pasejo. Ĝi nomiĝas ankaŭ Xixingguan-pasejo, kaj oni donis al Yanmenguan-, Ningwuguan- kaj Pianguan-pasejoj la komunan nomon Ekstera Paseja Trio. Tang-dinastio (618-907 p.K.) konstruis pasejon sur la supro de Yanmen-monto, kaj en 1374 Ming-dinastio translokis ĝin al la nuna sidloko. Ĝi estas trafike grava punkto inter la nordo kaj sudo de Shanxi-provinco. Proksime de la pasejo krutas montoj, la padoj serpentas inter ili kaj trairas la pasejon. La loko estas strategie grava kaj nun restas nur 3 pordegoj de la pasejo.

 

    Niangziguan-pasejo, 45 kilometrojn nordoriente de la gubernia urbo Pingding, Shanxi-provinco, estas la trafika gorĝo de la provinco kaj unu el la famaj pasejoj de la Granda Muro. Ĝi konstruiĝis en la komenca periodo de Tang-dinastio. Legendo diras, ke la princino Pingyang, juna fratino de la imperiestro Taizong (627-649 p.K. sur trono) de Tang-dinastio, kaj ŝia virina taĉmento garnizonis tie, tial la loko ricevis la nomon. (Niangzi ĉinlingve signifas virinon.) La nuna pasejo estas konstruita en 1542. Ĝi havas du pordegojn, inter kiuj estas kvartaloj. La ekstera pordego estas arkforma, brikmasonita, super kiu estas teraso por revuo kaj observado. La interna arka pordego estas el brikoj kaj tre fortika. Super ĝi estas turo. Ambaŭflanke de la pasejo serpentas la Granda Muro laŭ montoj, inter Shanxi- kaj Hebei-provincoj. Norde de la pasejo torente fluas Taohe-rivero, kaj sude de ĝi ondas montoj.

 

    Jiayuguan-pasejo, sudokcidente de la urbo Jiayuguan en Gansu-provinco, estas la okcidenta fino de la Granda Muro. Ĝi en 1372 konstruiĝis. Sidante sudoriente de Jiayu-monto, ĝi ricevis la nomon. Sude de ĝi kuŝas Qilian-montaro kun sennombraj neĝkovritaj pintoj, norde de ĝi sidas la Drakkapa Monto kaj Ĉevalhara Monto. Inter ili impone staras la paseja urbeto. La muroj ambaŭflanke de ĝi trapasas gobion kaj ligiĝas kun la du montoj. La urbeto estas en trapeza formo kaj kun perimetro de 733 metroj kaj la urba muro altas 10 metrojn. Ĝi havas po unu pordegon kaj turon en siaj orienta kaj okcidenta flankoj. Ĉiu turo altas 17 metrojn. Estas turetoj en ĉiuj anguloj de la urbaj muroj. La pordego estas ĉirkaŭita de citadelo. Meze de la suda kaj norda partoj de la urbaj muroj staras po unu gvatturo. La sudokcidenta urbomuro elstaras, kun pordego en la mezo, sur kiu vidiĝas la ĉinaj ideografiaĵoj "Jiayuguan-pasejo". Supre de la pordego iam sidis turo, simila al la orienta kaj okcidenta. La urbeto ligiĝas oriente, sude kaj norde, kun la Granda Muro per teraj muroj. Tial la urbo estis fortika kaj pro tio ricevis la nomon Fortika Pasejo en la Mondo.

 

    Wushengguan-pasejo, sude de la urbo Xinyang de Henan-provinco kaj ĉe la limo inter Henan- kaj Hubei-provincoj, estas unu el la enirejoj al Dabie-montaro. Oni nomas Wushengguan-, Pingjingguan- kaj Jiuliguan-pasejojn Paseja Trio de Yiyang (Xinyang antikve havis la nomon Yiyang). La lokon trairas la Pekin-Kantona Fervojo. Ĝi estas grava trapasejo inter sudo kaj nordo de Ĉinio kaj estas ankaŭ strategie grava loko de centra Ĉinio. La ruinoj de citadeloj, fuortoj, fortikaĵoj kaj tranĉeoj atestas la militojn okazintajn en la ĉina historio.

 

    Youyiguan-pasejo, 18 kilometrojn sudokcidente de la urbo Pingxiang en Guangxi, estas la landlima pasejo inter Ĉinio kaj Vjetnamio. En historio ĝia nomo multfoje ŝanĝiĝis kaj en 1965 ĝi ricevis la nunan nomon. La Hunan-Guangxi-a Fervojo trairas la pasejon, tial ĝi estas unu el la gravaj pasejoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio. La paseja turo estis konstruita en 1725 kaj poste forbruligita en milito. La rekonstruita turo estis refoje detruita en la Kontraŭjapana Rizistmilito. La grandioza trietaĝa turo, rekonstruita en 1965, staras ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Sur la tabulo de la turo estas la ĉinaj ideografiaĵoj "Youyiguan-pasejo", kiuj estis skribitaj de marŝalo Chen Yi (1901 — 1972), antaŭa ministro de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de la Ĉina Popola Respubliko.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng