2012-12-18 Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI
Skemo de la antikva silka vojo
|
En la dinastioj Han (206 a.K.-220 p.K.) kaj Tang (618-907 p.K.) de Ĉinio malfermiĝis tervojo kondukanta de la tiama ĉefurbo Chang'an (la nuna Xi'an, Shaanxi-provinco) al centra, suda kaj sudokcidenta Azio kaj Eŭropo. Ĝi ludis gravan rolon en amikaj rilatoj kaj komerca interŝanĝo inter diverslandaj popoloj. Tiutempe la ĉefa eksportaĵo de Ĉinio estis silkaĵoj. Pro tio la eŭropanoj nomis tiun vojon Silka Vojo.
Bredado de silkraŭpoj, kokonbobenado kaj silkteksado estis granda invento de la laborantaj virinoj de antikva Ĉinio. Legendo diras, ke Leizu, la edzino de Huangdi, komuna prapatro de la diversaj nacioj en centra Ĉinio, trovis, ke raŭpo sur morusarboj sekrecias silkojn molajn kaj longajn, el kiuj oni povas fari teksaĵon por sin ŝirmi kontraŭ malvarmo. Ŝi do instruis aliajn bredi silkraŭpojn, bobeni kokonojn kaj teksi silkon por fari vestojn. Elterigitaj objektoj montras, ke antaŭ 4 000 jaroj en Ĉinio jam aperis silkaj fadenoj, silkaj zonoj kaj sateno. Post longa praktikado la ĉina silka produktado multe progresis kaj en kvanto kaj en kvalito, kio ebligis grandkvantan silkeksportadon en Tang-dinastio.
La helena historiisto Herodoto (484-425 a.K.) diris, ke jam antaŭlonge la helenoj konis Ĉinion faman pro silkaĵo kaj en la 6-a kaj 7-a jarcentoj a.K. iuj helenoj vojaĝis al la silka ĉefurbo. Romia verkisto admiris, ke kolorriĉa silkaĵo estas bela kiel kampa floro kaj delikata kiel araneaĵo, kaj nomis Ĉinion Serice, kiu signifas silkan landon. De Han-dinastio ĝis la 13-a jarcento, granda kvanto da suplaj kaj belaj silkaĵoj estis transportita tra Gansu-koridoro, laŭ Kunlun- kaj Tianshan-montaroj, al la Okcidenta Regiono, t.e. lokoj okcidente de Dunhuang, Gansu-provinco, sude kaj norde de Tianshan-montaro, centra Azio, la Irana Altebenaĵo, la Malgranda Azio kaj la orienta bordo de Mediteraneo. Tiu vojo tra Azio, kun longeco de pli ol 7 000 kilometroj, estis la plej longa antikva komerca vojo kunliganta Ĉinion kun okcidentaj landoj.
En Ĉinio troviĝis pluraj silkaj vojoj. Ekzemple, vojo kondukanta de Chang'an okcidenten laŭ Weihe-rivero, tra Baoji, al Gansu-koridoro; kaj alia kondukanta de Chang'an okcidenten laŭ Jinghe-rivero, tra Xiaoguan de Guyuan-gubernio, Ningxia, al Wuwei-gubernio, Gansu-provinco. En la Xinjiang troviĝis sume tri vojoj irantaj okcidenten, kiuj estis ĉefaj vojoj tra Gansu kaj Pamiro en Xinjiang al okcidentaj landoj. La ĉefan vojon kondukantan okcidenten de Chang'an oni nomas Silka Vojo. Krome, Tubo-vojo kondukanta okcidenten de Chang'an tra Tubo (la nuna Tibeta Aŭtonoma Regiono) al Hindio kaj Yongchang-vojo kondukanta de Yongchang-prefektujo (norde de la nuna Baoshan-gubernio, Yunnan- provinco), al Hindio, Persio (la nuna Irano), Romio kaj aliaj lokoj, ambaŭ ludis grandan rolon en kontaktiĝo inter la antikva Ĉinio kaj okcidentaj landoj.
Al la malfermo de la Silka Vojo kontribuis diverslandaj popoloj en pluraj jarcentoj. Pro tio oni ĉiam tenas en sia memoro la senmortajn meritojn faritajn de la ĉina diplomato Zhang Qian antaŭ 2 000 jaroj. Tiam en la Okcidenta Regiono estis dekoj da regnoj grandaj kaj malgrandaj. Je la fino de Qin-dinastio (221-207a.K.) kaj la komenco de Han-dinastio(206 a.K.-220 p.K.) la hunoj konkeris la regionon kaj obstrukcis la vojon inter Ĉinio kaj la Okcidento. Post sia surtroniĝo imperiestro Wudi (140-88 a.K.) de Han-dinastio decidis kunagi kun Dayuezhi por ataki la hunojn de ambaŭ flankoj. Zhang Qian sin proponis por la afero kaj, kun pli ol cent personoj sub sia gvido, ekiris de Chang'an en 138 a.K. por plenumi tiun danĝeran taskon. Tio estis la unua fojo en la ĉina historio por ekspedi senditojn al la Okcidenta Regiono por kontaktiĝo kaj esploro.
Post nelonge Zhang estis kaptita de Chanyu, monarko de hunoj, kaj malliberigita dek jarojn. Li estis devigita edziĝi al loka virino. Tamen li ne forgesis la mision de Han-dinastio. Finfine li fuĝis kun sia sekvanto kaj venis al Dayuezhi. Tie ili restis unu jaron kaj faris multajn esplorojn. Revenvoje ili estis ree kaptitaj de hunoj kaj enkarcerigitaj por pli ol unu jaro. Profitante internan konflikton inter hunoj, ili forkuris al Chang'an. Kiel sendito al la Okcidenta Regiono Zhang Qian pasigis 13 jarojn tie. Kun pli ol cent personoj li forlasis la ĉefurbon, sed revenis nur du inkluzive de li mem. Zhang Qian detale raportis sian sperton al imperiestro Wudi kaj proponis starigi amikajn rilatojn inter la landoj de la Okcidenta Regiono kaj Ĉinio.
Poste la armeo de Han-dinastio venkis la hunojn kaj trapasigis Gansu-koridoron. En 119 a.K. Zhang Qian gvidis 300 personojn por refoje iri al la Okcidenta Regiono, kun multaj silkaĵoj kaj aliaj valoraj donacoj. Atinginte regnon Wusun, Zhang Qian sendis sian asistanton al Irano, Afganio, Hindio kaj aliaj landoj, el kiuj multaj volis starigi amikajn rilatojn kun Ĉinio kaj iliaj senditoj venis kune kun Zhang Qian aŭ lia asistanto sinsekve al Chang'an. Ekde tiam ĉinaj kaj okcident-regionaj senditoj kaj komercistoj interkomunikiĝis per tiu Silka Vojo.
Per la vojo Ĉinio eksportis okcidenten siajn silkaĵojn, lakaĵojn, bambuaĵojn, bronzaĵojn, feraĵojn, municion, oraĵojn, arĝentaĵojn, porcelanaĵojn,persikojn, pirojn kaj ankaŭ teknologiojn pri paperfarado, putofosado kaj akvoutiligo, kaj importis el la Okcidenta Regiono vinberojn, granatojn, juglandojn, sezamon, parfumon, drogojn, gemojn, vitron, eburojn, bonrasajn ĉevalojn, strutojn, leonojn, muzikon, dancon, pentrarton kaj akrobatikon. Krome, ankaŭ astronomio, kalendaro, kristanismo, budhismo kaj islamo estis enkondukitaj en Ĉinion. Tia interrilato multe fortigis la amikecon inter diverslandaj popoloj, larĝigis ilian vidkampon, riĉigis ilian vivon kaj prosperigis iliajn landojn.
En la Orienta Han-dinastio (25-220 p.K.) Ban Chao kiel sendito de Han-dinastio pasigis 31 jarojn en la Okcidenta Regiono. En sia aĝo de 71 jaroj li revenis al Ĉinio. Post Zhang Qian li estis la plej granda kontribuanto en la akcelo de amikiĝo inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj kaj en la defendo de la Silka Vojo. En Tang-dinastio la Silka Vojo fariĝis des pli vigla. En la 7-a jarcento la eminenta bonzo Xuanzang de Tang-dinastio, riskante sian vivon, vojaĝis al Hindio. Li revenis kun pli ol 600 budhismaj verkoj. En la 13-a jarcento la 15-jara itala vojaĝisto Marko Polo ekiris de Venecio kaj venis laŭ la Silka Vojo al la ĉefurbo Dadu (la nuna Pekino) de Yuan-dinastio (1271-1368 p.K.). Dum sia 17-jara restado li vojaĝis preskaŭ tra la tuta Ĉinio. "Vojaĝnotoj de Marko Polo" diktita de li estis laŭdita kiel la unua mirakla libro en la mondo. La Silka Vojo etendiĝanta okcidenten al Mediteraneo, tra kiu oni povas atingi Italion kaj Egiption, fariĝis amika vojo por ekonomia kaj kultura interŝanĝo inter la antikva Ĉinio kaj landoj de centra kaj okcidenta Azio, Eŭropo kaj Afriko.
(El "Enciklopedieto de Ĉinio")
Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin
|