Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Antikvaj Kanaloj
2012-12-18

Kompilita de LI QIANG kaj ZHANG MEIZHI

 

    Antikvaj ĉinoj fosis multe da kanaloj, el kiuj la plej grandaj kaj ludintaj gravan rolon en ekonomio kaj trafiko estas la Granda Kanalo kaj Lingqu- kanalo en Xing'an-gubernio.

 


La Granda Kanalo  

 

    La Granda Kanalo, sude komenciĝanta de Hangzhou de Zhejiang-provinco kaj norde finiĝinta en Pekino, kun totala longeco de 2 794 kilometroj, estas fosita de la popolanoj en multaj dinastioj kaj la plej longa kanalo en la mondo.

 

    En 486 kaj 361 a.K. estis fositaj respektive du mallongaj kanaloj, nome Hangou (inter Yangzi- kaj Huaihe-riveroj) kaj Honggou (inter la Flava Rivero kaj Huaihe-rivero). Ekde 605 p.K ., en ses jaroj la imperiestro Yangdi de Sui-dinastio (604-618 p.K. sur trono) 3-foje dekretis fari grandskalan fosadon de kanaloj kun la ĉefurbo Luoyang kiel centro. Unue oni fosis Tongji-kanalon longan je ĉ. 1 000 kilometroj inter Luoyang de Henan-provinco kaj Qingjiang de Huaiyin-gubernio de Jiangsu-provinco, poste Yongji-kanalon longan je pli ol 1 000 kilometroj de Luoyang ĝis Zhuoxian de Hebei-provinco, kiu trapasas Linqing de Shandong-provinco. Pli poste oni fosis Jiangnan-kanalon longan je pli ol 400 kilometroj inter Zhenjiang kaj Hangzhou. Samtempe oni dragis Hangou por interligi Yangzi kaj Huaihe. Tiuj kanaloj interligiĝintaj formis la Grandan Kanalon longan je pli ol 2 700 kilometroj, kiu interkomunikigis kvin grandajn akvosistemojn de Haihe, la Flava Rivero, Huaihe, Yangzi kaj Qiantang.

 


Konciza Mapo de la Granda Kanalo 
 

 

    La granda kanalo faciligis l a trafikon inter la nordo kaj la sudo de Ĉinio kaj ludis gravan rolon en disvolvo de la ekonomia kaj negoca interŝanĝo kaj politika unuiĝo.

 

    Post la fondiĝo de Yuan-dinastio (1271-1368 p.K.), kiu prenis Pekinon kiel sian ĉefurbon, la kanalo kun Luoyang kiel la centro jam ne povis kontentigi la bezonon de la nova dinastio. Por rekte ligi la nordon, la centron de politiko kaj militaj aferoj, kun la sudo, la centro de ekonomio, en 1283 kaj 1289 oni fosis Jizhou- kaj Huitong-kanalojn respektive. Por solvi la problemon de la granda diferenco de akvoniveloj d e la kanalo, oni konstruis pli ol 20 kluzojn.

 

    Tonghui-kanalo inter Tongzhou (la nuna Tong zhou de Pekino) kaj la ĉefurbo Dadu (la nuna Pekino) de Yuan-dinastio estis fosita sub la gvido de konstrua inĝeniero Guo Shoujing de Yuan-dinastio. La kanalo komenciĝas de Changping ( nordokcidente de Pekino ) , trapasas Pekinon kaj fluas en Baihe-riveron en Tongxian-gubernio. Ligiĝis la kanaloj fositaj en Yuan- kaj Sui-dinastioj, kaj oni povis veturi per ŝipo de Pekino ĝis Hangzhou. Tiam la kargoŝipoj povis transporti sudan grenon rekte en la ĉefurbon Dadu. En Yuan-dinastio oni rektigis kelkloke la riverujon kaj dank' al tio mallongiĝis la naviglinio 450 kilometrojn ol tiu de la granda kanalo de Sui-dinastio. De tiam preskaŭ neniom ŝanĝiĝis la Granda Kanalo.

 

    Lingqu-kanalo, kun alia nomo Xing'an-kanalo, en Xing'an-gubernio de Guangxi, estas unu el la kvar grandaj konstruaĵoj en Qin-dinastio (221-206 a.K.) kaj ĝi estis fosita dum la regado de la Unua Imperiestro (221-210 a.K.) de la dinastio.

 

    Aneksinte ses regnojn, la Unua Imperiestro de Qin-regno faris militon por kapti la teron sude de la kvin montaroj. Por solvi la problemon de transportado de greno kaj gajni la militon, li faris la grandan decidon fosi Lingqu-kanalon. Cent mil homoj laboris super la kanalo de 34 kilometroj kvin jarojn .

 

    La modere dekliva Hunan-Guangxi-a Koridoro en Xing'an-gubernio de longe estis grava trapasejo inter Hunan kaj Guangxi, kie fontas la riveroj Xiangjiang norden fluanta en Yangzi-riveron kaj Lijiang suden fluanta en Perlo-riveron . Kaj t re proksime distancas la du riveroj unu de la alia . Lingqu-kanalo interligas la du riverojn, kaj solviĝis la problemo de surakva trafiko.

 


V-forma digo de Lingqu-kanalo

 

    Lingqu-kanalo estas konstruita racie kaj science. La akvobaraĵo ĉe la supra parto de Xiangjiang-rivero dividis la akvon en du partojn, nome ĝi fluigis "sep dekonojn de la akvo en Xiangjiang, kaj la restajn tri dekonojn en Lijiang" . Dank' al tio kunligiĝis la du grandaj akvosistemoj de Yangzi - kaj Perlo-rivero j .

 

    La kanalo bonef i ke akcelis la ekonomion kaj kulturon de regiono sude de la kvin montaroj. La landinternaj feraĵoj kaj plugbovoj estis grandkvante transportitaj tien pere de la kanalo. La homoj suden tra n sloĝiĝintaj kunportis tien avangardajn teknikojn kaj kulturon, kio rapide altigis la produktan nivelon de la loko, samtempe la riĉaj produktaĵoj de la regiono sude de la kvin montaroj estis transportitaj en la landinternon tra la kanalo.

 

    La Granda Kanalo kaj Lingqu-kanalo en Xing'an interkomunikigis la grandajn akvosistemojn en orienta Ĉinio, kio ludis gravan rolon en disvolvo de ekonomio kaj trafiko inter la sudo kaj nordo de la antikva Ĉinio.

 

(El "Enciklopedieto de Ĉinio")

Redaktoroj: Xu Senrong kaj Niu Xueqin

 

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng