Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de la poemo de Li Bai
2012-12-18

 

 

Li Bai (701-762)

 

1. Frumatene el Pajti-kastelo

 

Ni forlasis Pajti sub

 

Frumatene brila nub';

 

Flu' resendis al Kjangling

 

Mejlojn mil en tago nin;

 

De la bordoj eĥas kri'

 

De simioj jen al ni,

 

Flugas dume nia pram'

 

Preter dekmil montoj jam.

 

(Trad. Ossaka Kenĵi)

 

2. En matenruĝo

 

En matenruĝo mi forlasis la monturbon Baidi,

 

Ĉe la tagfin' alvenas jam Jiangling post mil lioj.

 

Boat' malpeza preterpasis jam mil kaj mil montojn,

 

Eĥas ankoraŭ ambaŭborde la simiaj krioj.

 

(Trad. S.J.Zee)

 

0 - 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

0 - 0/ = 0/ = 0/ - 0/ - 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ - 0/ = 0

 

= 0/ 0 = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

3. Ekveturo de urbo Baidi en mateno

 

Atene mi forlasis Baidi en nubar' kolora,

 

En sola tag' mi venas al Jiangling mil liojn fora.

 

Simiaj krioj aŭdiĝadis de la ambaŭ bordoj,

 

La ŝip' leĝera pasis tra l' montaro miltavola.

 

(Trad. Laŭlum)

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/

 

0 = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ - 0/ = 0/ = 0/

 

0 = 0/ = 0/ - 0/ - 0/ - 0/ = 0/ = 0/

 

0 = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0/

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

李白(701-762)

 

早发白帝城

 

朝辞白帝彩云间,千里江陵一日还。

 

两岸猿声啼不尽,轻舟已过万重山。

 

    Kiom da homoj vojaĝis ĉiutage ekde pratempo ĝis hodiaŭ? Supozeble la plej luksaj vojaĝoj estis tiuj de imperiestroj, kun vicoj da ĉevaloj, kaleŝoj kaj nuboj da eskortantoj. Sed kiu nun ankoraŭ memoris tion? Neniu. Tamen simetrie estis vojaĝo de iu poeto en soleco, kiu tamen gravuriĝis en memoron de legantoj dank' al sepsilaba verskvaro. Ĝis hodiaŭ ĉinaj liceanoj ankoraŭ legas tion en sia lernolibro. Tiu poemo ja estas de Li Bai. Nun ni donas 3 tradukojn por via aprezo.

 

    En 759 p.K.,Li Bai estis kondamnita al ekzilo al Yelang (nuna Tongzi-gubernio de Guizhou-provinco). Post 15 monatoj da longa vojaĝo, kiam li atingis urbon Baidi, subite venis informo de amnestio. Trafite de la surprizĝojo Li Bai tuj ŝipveturis al Jiangling (nuna Jiangling-gubernio de Hubei-provinco, oriente de Baidi je 1200 lioj). En emocio kaj ĝojo Li Bai versis poemon. Tial tiu poemo havis ankaŭ alian titolon . La poemo havis nur kvar versojn.

 

    La unua verso rimarkigis pri la tempo de la ekveturo (matene) kaj la starta loko (urbo Baidi).“en nubar' kolora”montris la urbon tre alta. La kolora nubaro kaj la ĝoja sento de la amnestiita poeto legiĝis tre akorde.

 

    La dua verso skribis pri la deziro de la poeto, ke “en sola tag' mi venas al Jiangling mil liojn fora”,de tio ni povis legi la rapidecon de la ŝipo. Per troigo nia poeto skribis pri la impono de Yangzi-rivero kies fluo unuspire sturmis al mil lioj, samtempe ankaŭ pri la animstato de la poeto kun brula “koro kiel sago”por tuj reveni al sia hejmo.

 

    En lasta versduo nia poeto versis unue pri simiaj krioj,kaj poste pri la leĝera ŝipo. Per la vorto “jam”li interligis “senĉesaj simiaj krioj”kun la“preterpaso trans dek mil montoj”. La eĥoj de simiaj krioj reliefigis la sage flugantan rapidecon de la ŝipo. Jen vere lerta vortfiguro. La arda dezirego por reveno orienten sufiĉe klare legiĝis en la serena ritmo de la versoj.

 

    La tuta poemo versis kaj pri pejzaĝo kaj pri sento de la poeto. Pejzaĝo estis serena. Sento estis senŝarĝita. Pejzaĝo kaj sento akorde kunfandiĝis en la versoj. La lasta versduo estis plena de filozofio, tial ankaŭ ofte citata de la sekvantaj legantoj en similaj okazoj.

 

(Eĉino 2012-12-02)

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng