2012-12-18 Yu Danzi havis temperamenton malrapidan. Ŝajnis al li, ke aliaj personoj estas ĉiuj rapidemaj en temperamento.
Foje, en frosta vintro li sidis kun sia amiko ĉe fajrujo por sin varmigi. Lia amiko estis tiel sorĉita de libro en mano, ke li ne rimarkis sian veston ekbruligita. Tion Yu Danzi jam vidis, sed li malrapide stariĝis, ĝentile riverencis al la amiko kaj poste diris: "Jam antaŭ longmomento mi trovis ion. Mi intencas vin sciigi, sed mi pensis, ke vi ekkoleriĝos. Se mi ne sciigus vin, mi sentus min kulpa!"
Li haltis momenton kaj malrapide daŭrigis: "Nun mi antaŭ ĉio petas vian promeson: Post kiam mi diros al vi, vi ne furioziĝu. Se nur vi promesos tion, mi kuraĝos sciigi al vi pri tio."
La amiko pacience aŭdis lian parolon kaj respondis: "Bonvolu diri. Mi aŭdas."
Yu Danzi denove malrapide riverencis al la amiko kaj diris: "Mi volas atentigi al vi nenion krom tion, ke via vesto jam bruliĝis."
La amiko ĵetis rigardon kaj trovis sian veston vere kun granda truo. Pro tio li forte koleriĝis kaj ekinsultis: "Vere damninda! Kial vi ne plifrue sciigis al mi?"
Yu Danzi diris ankoraŭ tiel malrapide: "Vidu! Mi jam diris, ke vi ja estas malpacienca, ĉu mi ne pravas? Fine vi koleriĝis, ĉu?"
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |