Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Bona Loko por Turistoj
2012-12-18

    La Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en nordokcidenta Ĉinio havas areon de pli ol 1.6 milionoj da kvadrataj kilometroj. Ĝi estas la plej granda provinc-nivela aŭtonoma regiono de Ĉinio. Nun en la regiono vivas 14 milionoj da loĝantoj de la ujgura, kazaha, huja kaj aliaj nacioj.

 

    Xinjiang estas bona loko por turistoj. Antaŭe ĉiujare ĉirkaŭ 70 000 fremdlandaj turistoj vizitis la lokon, kaj en la lastaj kelke da jaroj ĉiujare ĝin vizitis 90 000, el kiuj duono estis japanoj.

 

    Somere de 1991 la lokon vizitis karavano el 20 mez- kaj grandaĝaj japanoj. Por sperti la vivon sur la Silka Vojo en antikveco, la japana karavano piediris de Hami en la orienta parto de Xinjiang al Urmuqi, ĉefurbo de la regiono. La distanco estas 500 kilometroj. Ĝi estis parto de la antikva Norda Silka Vojo. La vojo estas bone pavimita, la ripozejoj laŭ la vojo estas bone ekipitaj, kaj la karavanon sekvis aŭto, en kiu prizorgantoj estis pretaj por eventuala bezono de la karavano. Longa piedirado en seka kaj varma loko interne de Eŭrazio ne estis facila, kaj unu en la karavano aĝis jam 68 jarojn. Kiam la karavano atingis Urumqi, altranguloj de la loka registaro bonvenigis ĝin ekster la urbo. La piedirintoj dronis en granda ĝojo pro sia sukceso.

 

    Julio, aŭgusto kaj septembro estas la plej bona sezono por vojaĝo en Xinjiang. Tiam ĉiuj lokaj hoteloj kaj gastejoj estas tre okupataj. Sed fakte Xinjiang estas tiom vasta, ke ĝi havas multajn vidindejojn kaj en ĉiu sezono la loko montras karakterizan belecon. En vintro Xinjiang estas bela kiel nordorienta Ĉinio. La altaj neĝaj montoj, la glaciiĝintaj lagoj, la senlima dezerto, la moroj de la centra-aziaj nacioj…ĉio estos neforgesebla por vi.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng