Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de poemo de Li Yi
2012-12-18

 

 

Li Yi (748 - 829)

 

Ĝoja revido kun kuzo kaj nova disiĝo

 

Post disiĝo de kaoso jardeka,

 

Revido jen en via adolt-aĝo.

 

Surprizo je nomo-mencio eka,

 

Memorveko pri malnova vizaĝo.

 

Ho, kiom da eventoj post disiĝo!

 

Ŝvebe aŭdiĝas vesperaj sonoriloj.

 

Sed morgaŭsekvos nova malfeliĉo:

 

Disigos nin aŭtunaj monto-miloj.

 

(Trad.Guozhu)

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ 0 = 0

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0/ = 0

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ 0 = 0

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

= 0/ 0 = 0/ 0 = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

0 = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Li Yi(748-829),poeto de Tang-dinastio. Li sukcese trapasis la metropolan ekzamenon en la 4-a jaro de Dali-erao (769 p.K.), havis neglatan karieron de kortegano kaj fine fariĝis estro de Ministerio de la Ritoj en la 1-a jaro de Dahe-erao (827 p.K.) Kaj li kun tiu funkcio vivis ĝis lia emeritiĝo kaj verkis pli ol 160 poemojn, sed nur kelkaj poemoj havis esp-igon.

 

    En la homa vivo estas iuj aferoj senĉese okazantaj kaj fariĝas temoj neniam fin-verseblaj por poezio. Unu el tiuj temoj estas disiĝo. Kvankam sennombre multas disiĝoj kaj poemoj pri disiĝoj, tamen en la mondo neeble troviĝas tute samaj du disiĝoj, ĉar la tempo, loko, koncernatoj, fono kaj animstato neeble estas tute samaj. Tiu ĉi poemo de Li Yi rakontis pri la revido kun sia kuzo post longa disiĝo de milita kaoso kaj la rapida sekvo de nova disiĝo. Inter poemoj pri homaj revidoj kaj disiĝoj ĝi estis aparte distingiĝa.

 

    Post disiĝo de kaoso jardeka,

 

    Revido jen en via adolt-aĝo.

 

    La unua versduo senĉirkaŭfraze konigis pri la fono de tiu ĉi revido. Kaoso dekjara ĉitie havis tri signifojn: Unue, ke ilia disiĝo daŭriĝis jam dek jarojn; due, la disiĝo okazis dum socia kaoso pro la ribelo far An Lushan kaj Shi Siming dum 755-762 p.K.; trie ili disiĝis dum sia infanaĝo, sed revidiĝis nur post sia adoltiĝo, tio aludis, ke ilia aspekto jam multe ŝanĝiĝis. La subita revido okazis ja drame ekster atendo.

 

    Surprizo je nomo-mencio eka,

 

    Memorveko pri malnova vizaĝo.

 

    La dua versduo rekte rakontis pri la revido, ke Li Yi kaj lia kuzo jam ne povis rekoni je la unua momento. Verŝajne ili revidiĝis dank' al ia hazardo. La viveca priskribo faris la versduon tre famaj frapfrazoj.

 

    Dum neatendita revido post dekjara disiĝo, ho, kiom multe da vortoj oni volis paroli! Tamen sekvis nova disiĝo. La vorto “morgaŭ” rimarkigis pri la tro rapida disiĝo. Kaj “aŭtunaj monto-miloj” vivece bildigis al la legantoj pri la baroj. La granda bedaŭro ja malkaŝe legiĝis.

 

    Resume en tiu ĉi poemo estis pluraj malĝojoj: unue, malĝojo pro la dekjara milita kaoso; due, malĝojo pro la longa disiĝo; trie, malĝojo pro la ne-kono vid-al-vida; kvare, malĝojo pro la tuja sekvo de nova disiĝo; kvine, malĝojo pro la senscio pri la nova revidiĝo. Do traleginte la poemon, ni sentis anstataŭĝojon de revido, tamen ĝisostan malĝojon.

 

    (Eĉino 2012-11-04)

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng