2012-12-18
Luo Yin (833-909)
Al hetajro nubina
Pli ol dek jarojn post disiĝo nia
Feliĉe mi revidas vin gracia.
Senfama restas mi, kaj vi –senedza.
Ĉu ni malindas ambaŭ ol alia?
(Trad. Guozhu)
0 - 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0
0 = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0
0 = 0/ = 0/ - 0/ - 0/ = 0
0 - 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0
(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)
Luo Yin(833—909)origine nomiĝis Luo Heng (Senbrida). Li estis tre inteligenta kaj famkonata kiel elstara poeto ekde junaĝo. Sed li ofte vivis sub misfortuno: Post sinsekvaj malsukcesoj dekfoje en ŝtataj ekzamenoj, li ŝanĝis sian nomon Luo Heng per Luo Yin (Ermita). Ŝime vivante en kaosa socio, Luo Yin verkis multajn poemojn en tono mizantropa, malkontenta pri la politiko sed simpatia al popolanoj. Lia poemaro enhavis 471 poemojn, el kiuj nur malpli ol centono havis esp-igon.
Kiam Luo Yin unuafoje vojaĝis por partopreni en la ŝtata ekzameno, li interkonatiĝis ĉe festeno kun bela hetajro Yunying (Nubina) en Zhongling (nuna Jinxian de Jiang'xi-provinco). Post dekdu jaroj, kiam Luo Yin suferis novan malsukceson en ŝtata ekzameno, dum sia vojaĝo preter Zhongling li hazarde refoje renkontiĝis kun Nubina. Kun surprizo Nubina kriis:“Ho, kial la klera s-ro Luo ankoraŭ restas sensukcesa senfamulo?”Dume Nubina mem ankaŭ restis en hetajreco, sen edzo. Luo Yin suspiris kun profunda sento kaj verkis tiun ĉi poemon responde al ŝi.
Mao Zedong multfoje legis tiun ĉi poemon en la libro《Jia Yi (Kolekto de A kaj B)》. Li eĉ aldonis komentan noton:“Dekfoje malsukcesi en ŝtataj ekzamenoj”montrante sian profundan komprenon kaj simpation pri la vivo de Luo Yin.
La unua verso parolis, ke ili disiĝis jam dek jarojn. La dua verso skribis pri gracio kaj belo de Nubina. Kvankam Nubina estis kaj distingiĝa kaj bela, tamen ŝi ankoraŭ ne trovis bonan viron por geedziĝi. Analogie, kvankam Luo Yin estis talenta en verkado, tamen li ĉiam suferis malsukcesojn en ŝtataj ekzamenoj kaj restis plebano; tiel estiĝis la demando kial “mi restas senfama kaj vi --- senedza”.
Tamen la lasta verso ankoraŭ ne donis rektan respondon, anstataŭe ĝi donis pensigan demandon hipoteze :“Ĉu ni malindas ambaŭ ol alia?”
Vere abundaj latentaj vortoj kaŝiĝis ĉi-tie:eĉ je maksimuma koncedo,ke “mi restas senfama” kaŭziĝis pro “mia malindeco”, tamen kio kaŭzis tion, ke “vi restas senedza”? ĉu ankaŭ pro “via malindeco”?Sed tiu ĉi argumento evidente estis nedefendebla( ĉar antaŭe jam konigis pri la distingiĝa beleco de Nubina). Inverse do tio signifas, je kio “mi” estas “malinda ol alia”?Se la argumento“ke ni ambaŭ estas malindaj”ne estis defendebla, do kio estis la vera kaŭzo de la fenomeno, ke “Senfama restas mi, kaj vi – senedza”? Legantoj ja povas facile kompreni. Tiu ĉi verso legiĝas ja kun profunda malĝojo kaj indigno, estas la plej potenca akcento de la poemo.
(Eĉino 2012-11-11)
Redaktoro: Hu Guozhu |