2012-12-18
 En la inaŭguro de la 7-a Konferenco de Konfucea Instituto |
|
 Liu Yandong faras parolon en la inaŭguro |
Vespere de la 16-a de decembro inaŭguriĝis en Pekino la 7-a Konferenco de Konfucea Instituto. Liu Yandong, membro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj prezidanto de la ĉefsidejo de Konfucea Instituto, ĉeestis la inaŭguron kaj faris parolon. Ŝi diris, ke jam ekzistas en la tuta mondo 400 konfuceaj institutoj, 500 konfuceaj kursoj kaj 650 mil registritaj lernantoj. Ili malfermas la pordon al ĉiuj, kiuj volas koni la ĉinan kulturon kaj la modernan Ĉinion, kaj ludas gravajn rolojn en amika komunikado ne nur inter la popoloj de la tuta mondo, sed ankaŭ inter diversaj kulturoj de la tuta homaro.
Avangardaj individuoj kaj unuoj de la mondaj konfuceaj institutoj ricevis premiojn en la inaŭguro, kiun ĉeestis pli ol 2 mil lernejestroj kaj reprezentantoj el 108 landoj kaj regionoj.
Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong
|