Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de la poemo de Du Fu
2012-12-18

 

 

Du Fu (712-770):

 

Al s-ro Wei la Oka

 

Kiel antipodaj du steloj, tro ofte

 

Unu la alian la homoj ne vidas.

 

Ho, kiel bonŝance hodiaŭ vespere

 

Ni ambaŭ ĉe lampo komuna kunsidas !

 

 

Kiom kurte daŭris la flora juneco,

 

Ke haroj tempiaj al ni jam griziĝis !

 

Duon' el konatoj nun iĝis fantomoj,

 

Ni kriis kun granda bedaŭr', surpriziĝis !

 

 

Mi tutne atendis ke post dudek jaroj,

 

Hodiaŭ viziti vin povas per biso.

 

Vi tiam —ankoraŭ fraŭl' sen edzino,

 

Sed viaj gefiloj nun staras en vico.

 

 

Ĝentile demandas ili kun respekto:

 

“De kie vi venas, la patra amiko?”

 

Apenaŭ mi faris al ili respondon,

 

Vi igis regali nin per drink-prodigo.

 

 

Pluvnokte ektranĉis printempajn poreojn,

 

Kaj flavaj milioj — por nova kuiro.

 

La mastro alttaksis revidon tre kara,

 

Invitis dek drinkojn li kun bondeziro.

 

 

 

Dek drinkoj ne povos igi nin ebriaj.

 

Mi tre kortuŝiĝas de l' kor-amikeco.

 

Sed morgaŭ mil montoj denove disigos

 

Nin drivi sub peza ŝarĝ' de viv-neceso.

 

(Trad. Guozhu)

 

skemo de la unua strofo

 

= 0/ - 0/ = 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

= 0/ - 0/ = 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Se oni demandas:Kiam estas poezio?Kie estas poezio?Kio povas troviĝi en poezio?Jen respondo:ĉiam, ĉie kaj ĉio. Poezio estas en la koro de poeto. Poezio estas sur la plumo de poeto. Se vi legas la poemon de Du Fu, vi ja konvinkiĝos pri tio.

 

    Du Fu verkis tiun ĉi poemon en la 2-a jaro de Qianyuan-erao de la imperiestro Tang Suzong (759 p.K.). En la unua strofo, metafore per la du antipodaj steloj li parolis pri la fenomeno, ke en la homa vivo “disiĝoj okazas facile, sed revidoj tre malfacile”. La unuaj kvar versoj estis pri la revido kun intima amiko de juneco post longa disiĝo. La revido estis miksita de ĝojo kaj malĝojo. La dua strofo parolis pri la disiĝo de vivantoj ĝis tiu de forpasintoj, respegulante la realon de homoj en kaosaj jaroj de milito.

 

    Sekve la poemo legiĝis rakonte pri la revido kun s-ro Wei la Oka kaj la varma regalo far la mastro kaj liaj familianoj. Nia poeto taksis la belan travivaĵon kaj amikecon tre kara. Dudek jaroj da tempo forflugis fulme! En la revido la amiko iam fraŭla nun jam fariĝis grizulo kun vico da gefiloj. Nia poeto sentis kortuŝon pro la tro rapide forpasintaj jaroj kvazaŭ en sonĝo. Tio ja estis ofta okazaĵo por multaj homoj.

 

    La kvar versoj post “ĝentile demandas ili kun respekto:”vivece skribis pri la ĝentilaj gastamaj kaj amindaj gefiloj de s-ro Wei. Ordinare post la demando“De kie vi venas?”oni ja povis multe skribi pri la malfacila kaj laciga vojaĝo, tamen nia poeto nur simpligis per la verso “Apenaŭ mi faris al ili respondon”. Ho, vere mirinda konciziga verslerto. Sekvis versoj pri la varma regalo de s-ro Wei:Printempaj poreoj,flavaj milioj,invito al dek drinkoj....Ni ellegis kaj profundan amikecon, kaj ekscitiĝon de la kundrinkantoj. Tamen, post la ĝoja kundrinko okazis morgaŭ nova disiĝo. La homa travivaĵo ofte estis veinda.

 

    Tiu ĉi poemo legiĝas sen-ornama, realisma, simpla kaj bonorda. La viveca sceno vidiĝas kvazaŭ antaŭ niaj okuloj. La riĉaj sentoj estas remaĉindaj kaj ofte vekas reeĥojn ĉe legantoj trans limoj de tempo kaj spaco.

 

    (Eĉino 2012-11-18)

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng