Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Jiangsu-a E-Asocio okazigis kunvenon por memori la 125-jariĝon de Esperanto
2012-12-18

Teksto de CHEN JI kaj fotoj de SHI GUANG

 


Kunfotiĝo de honoraj gastoj al la kunveno 
 
 
Parolas Zou Hongguo, prezidanto de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco de la urbo Changzhou
 

Parolas Zhao Jun, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio 
 
 
S-ino Cui Jianhua, prezidanto de la Jiangsu-a E-Asocio kaj profesoro de la Nankina Universitato, faras enkondukan prelegon.
 

S-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a E-Asocio kaj ĝenerala sekretario de Jiangsu-a E-Asocio, prezidas la kunvenon. 
 
 
Studentoj de la Turisma kaj Komerca Institucio de Changzhou ĥore kantas.

 

    La 15-an de decembro Esperantaj asocioj de Juangsu-provinco kaj la urbo Changzhou kune okazigis en Changzhou kunvenon por memori la 125-jariĝon de Esperanto kaj paralele la 153-an naskiĝdatrevenon de L.L.Zamenhof. En ĝi ĉeestis gvidantoj el koncernaj flankoj, nome Zou Hongguo, prezidanto de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco de la urbo Changzhou, Zhao Jun, vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio, Wang Ruixiang, asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina E-Ligo, Hu Peng, direktoro de Changzhou-a Edukada Buroo, Luo Zhiping kaj Zhang Budong, vicprezidantoj de la Changzhou-a Federacio pri Socisciencaj Rondoj, kaj ankaŭ pli ol 300 e-istoj el Pekino, Ŝanhajo kaj aliaj lokoj de Jiangsu-provinco. S-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a E-Asocio kaj ĝenerala sekretario de Jiangsu-a E-Asocio prezidis la kunvenon.

 

    En la inaŭguro la gvidantoj sinsekve faris paroladon. Ili alte taksis la belan idealon de la lingvo Esperanto, laŭdis la atingojn rikoltitajn en la pasintaj 125 jaroj kaj kontribuojn faritajn de e-istoj por E-movado kaj por disvolvo de la lingvo.

 

    S-ino Zhao Jun, nome de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj El Popola Ĉinio, faris paroladon en la inaŭguro kaj donacis E-ajn librojn al Jiangsu-a E-Asocio kaj la lernejoj de Changzhou kaj Zhenjiang por kuraĝigi ilin lerni Esperanton.

 

    S-ino Cui Jianhua, prezidanto de la Jiangsu-a E-Asocio kaj profesoro de la Nankina Universitato, faris enkondukan prelegon titolita “Hieraŭ, hodiaŭ kaj morgaŭ de Esperanto”. Ŝi retrorigaris la historion de la lingvo Esperanto kaj ĝian kreinton Zamenhof, alte taksis la idealon kaj valoron de la lingvo kaj prezentis la atingojn de Esperanto rikoltitajn en la pasintaj 125 jaroj kaj analizis la profundan kialon pri ĝiaj sukcesoj. Pro tio, ke multaj partoprenantoj estis komencantoj el la universitatoj, s-ino Cui do multe prezentis la avantaĝojn de Esperanto, ĝia facileco en lernado, neŭtraleco en lingvouzado, vasta aplikado en vojaĝo, korespondado kaj amikiĝo. Ŝi diris, ke Esperanto estas kaj lingvo kaj spirito. Ŝi admiris ĝin pro ĝia malferma, egaleca kaj amika spiritoj pli multe ol ĝia lingva propreco. Ŝia prelego vekis aplaŭdojn de la ĉeestantoj.

 

    Lernigado de Esperanto en Changzhou havas historion de pli ol 20 jaroj. Elementa Lernejo Dongfang estas unu el la plej fruaj lernejoj instrui Esperanton en la urbo. Nuntempe en la lernejo la infanoj de la kvaralernjaro eklernas Esperanton kaj en sekvaj du jaroj ili daŭras la lernadon. Ankaŭ en Altnivela Profesia Lernejo Liu Guoju, Turisma kaj Komerca Profesia Instituto de Changzhou kaj Changzhou-a Informatika Instituto estas Esperanta kurso. Kaj ĉi-foje la lernantoj el la supremenciitaj lernejoj partoprenis la kunvenon kaj preparis la amuz-prezentadon. Iliaj prezentoj: kantoj, dancoj, teatraĵoj multe viglis la etoson en la kunvenejo kaj montris ilian talenton en la lingvolarnado.

 

    Kadre de la kunveno fondiĝis la Esperanta societo en Turisma kaj Komerca Profesia Instituto de Changzhou, kiu en la jara komenco jam aranĝis E-lernadon helpe de Zhang Changsheng, prezidanto de la Changzhou-a E-Asocio kaj volas altigi ilian lingvonivelon pere de Esperanto .

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng