2012-12-19
 En la inaŭguro de la Monda Kunveno de Samlokanoj de Jinjiang |
|
 Jinjiang-anoj el Taiwan en la inaŭguro |
Vespere de la 17-a de decembro en la stadiumo de la ubro Jinjiang, Fujian-provinco de Ĉinio, okazis la Monda Kunveno de Samlokanoj de Jinjiang. En ĝi partoprenis pli 1200 jinjiang-anoj el Filipinoj, Indonezio, Malajzio, Singapuro, ĉinaj Hongkongo, Makao kaj Taiwan kaj el aliaj 22 landoj kaj regionoj. Ili kune kun siaj samlokanoj faris projekton pri disvolviĝo de la hejmloko.
Jinjiang estas fama urbo loĝataj de parencoj de transmaraj ĉinoj. Ĝis nun la nombro de jinjiang-anoj loĝantaj en diversaj landoj de la mondo kaj en Hongkongo, Makao kaj Taiwan de Ĉinio superis 3 milionojn. Ili troviĝas en pli ol 60 landoj kaj regionoj de la kvin kontinentoj.
Chen Rongkai, vicestro de Fujian-provinco, diris, ke de longa tempo multaj jinjiang-anoj, kiuj aŭ estas en Jinjiang aŭ laboras en alia lando, neniam forgesas sian hejmlokon. Sukcesinte en sia kariero, jinjiang-anoj en aliaj landoj sin dediĉas al entrepreno de la publika intereso kaj bonfarado por la hejmloko. En la lastaj jaroj Jinjiang ricevis ĉiu-jare pli ol 100 milionojn da monhelpoj el transmaraj jinjiang-anoj. Ilia helpo akcelis disvolviĝon de la entrepreno por la publika intereso en Jinjiang.
Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin
|