2012-12-19
 Krimulo Ye estis kaptita en Taiwan. |
La 17-an de decembro Taiwan al la ĉeftero de Ĉinio sendis 2 ekonomiajn krimulojn, kiuj trompe ŝtelis 920 milionojn da juanoj. Tio estis sukcesa kunlaboro de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.
Novembre iuj raportis al la polico, ke du respondeculoj de la Jietongda-a Teknologia Kompanio Limigita en Xiamen kolektis 920 milionojn da juanoj per fikcia telekomunikada kunlaboro kaj forfuĝis kun la sumo. Policanoj en la urbo Xiamen komencis serĉi ilin surrete, kaj trovis, ke la du krimuloj jam fuĝis al Taiwan. Fine per la helpo de taiwan-aj policanoj, ili estis kaptitaj kaj senditaj al la ĉeftero de Ĉinio.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong
|