2012-12-19
 15 internaciaj goo-majstroj ludas goon kun 30 element-lernejanoj. |
La 17an de decembro 15 internaciaj goo-majstroj el la Pekina Sportakorda Mens-Ludo venis al la Pekina Fangcaodi-a Internacia Lernejo kaj ludis goon kun la tieaj goo-lernantoj.
La majstroj ludis kun 30 lernantoj, kaj ĉiu kontraŭ du. Post agrabla ludo Vincent Gaillard, iniciatinto de la mens-ludo, donacis al la element-lernejaj reprezentantoj donacojn, kaj Zhao Wei, vicĝenerala sekretario de la Pekina Olimpika Urb-disvolva Asocio, disdonis diplomojn al la lernejo kaj disdonis dank-atestilojn al la majstroj kiuj venis al la lernejo.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|