Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de la poemo de Li Shangyin
2012-12-19

 

 

Li Shangyin(812-858):

 

Sentitole

 

1

 

Renkontiĝo kaj disiĝo malfacilas.

 

Vent' eosta feblas, floroj cent gracilas.

 

Forbrulinte, ne plu larmas la kandelo;

 

La silkraŭp' ĝis morto amfadenon spilas.

 

Pro grizhar' matene tristas mi kun veo;

 

Sub fridlun' vespere versas pri paseo.

 

Mia domo al vi ne tro malproksimas,

 

Min pri via fart' sciigu per Birdfeo.

 

(Trad. Shi Chengtai)

 

- 0/ = 0/- 0/ = 0/- 0/ = 0

 

= 0/ = 0/= 0/ = 0/- 0/ = 0

 

- 0/ = 0/- 0/ = 0/- 0/ = 0

 

- 0/ = 0/= 0/ - 0/= 0/ = 0

 

- 0/ = 0/= 0/ = 0/- 0/ = 0

 

- 0/ = 0/= 0/ = 0/- 0/ = 0

 

= 0/ = 0/- 0/ - 0/- 0/ = 0

 

- 0/ = 0/= 0/ = 0/- 0/ = 0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

2

 

Samkiel la kuniĝ' penigas la disiĝa horo.

 

Senfortas l' orienta vento, velkas ĉiuj floroj

 

Silkraŭpo ŝpinas ĝis la morto silkon de sopiro,

 

Ĝis la cindriĝo ĉiam daŭras larma kandelploro.

 

Matene la spegulo timas ŝanĝon tempiharan,

 

Kaj lunlum-froston nokte sentas la poeta koro.

 

Ne longas vojo al la fea land' de Penglai-Monto,

 

La blua birdo diligentas kun vizitfervoro.

 

Blua birdo –fabela birdo por transporti mesaĝojn.

 

(Trad. Laŭlum)

 

3

 

Por ni kunveni malfacilas–kaj disiri same.

 

Malfortas vent' el oriento, velkis flor' post flor'.

 

Silkraŭpfadenojn dum printempo finos nur mortrompo.

 

Ĝis vaksa torĉo fine cindros, ne sekiĝos plor'.

 

Ŝi, nokte deklamante, sentas lunradiojn frostaj;

 

Matenspegule bedaŭrindas nur nubhartransform'.

 

Ek, diligente, Blua Birdo, provu ŝin retrovi –

 

Peng-monton de la senmortuloj ne tro longe for.

 

(Trad. Kris Long)

 

    Konserviĝis ĝis nun sume 594 poemoj de Li Shangyin, el kiuj pli ol 50 pecoj estis esp-igitaj.

 

    Plejparto da poemoj de Li Shangyin estis verkita kun pompaj vortoj, delikataj aludoj, plenaj de alegorio kaj sugestio. Plej tipaj estis liaj poemoj sentitolitaj. Fakte ne vere mankis titoloj al tiuj sen-titolaj poemoj, nek pro manko de verskapablo al la poeto por doni titolon. La vera kaŭzo estis, ke la poeto mem ne volis doni klare tion.

 

    Li Shangyin verkis 15 poemojn kaj ĉirkaŭ 30 poemojn preskaŭ-sentitolajn, kiuj nomiĝis per sia komenca verso.

 

    Tiu ĉi estis la plej fama peco el la samkategoriaj sentitolaj poemoj de Li Shangyin. Por tiu ĉi peco ni donis 3 tradukojn por via apreco. Legante la sentitolajn poemojn de Li Shangyin, antaŭ ĉio ni devis kompreni, ke certe troviĝis senegala belulino, kiu meritis la tagnoktan sopiradon de la poeto, kiu forgesis eĉ manĝon kaj trinkon. Ŝi havis tian belecon, ke ĝi povis kaŭzi la falon de urbo aŭ ŝtato. Ŝi posedis la beletran talenton kiel tiun de Li Qingzhao aŭ Zhuo Wenjun, la famaj talentaj poetinoj. Ŝi estis bonkora, virtema kaj milda. Ŝi estis kun ĉarma aspekto, kor-ekscita bonodoro kaj eleganta sinteno. Ŝi estis la plej sopirata vivkunulino de la poeto, la plej ideala vivduono. Kiam nia poeto ekrenkontis ŝin, naskiĝis reciproka amo inter ili je la unua ekrigardo. Tamen, pro diversaj kaŭzoj ili nur devis bedaŭri pri la tro malfrua intervidiĝo. Sekve tiu enamiĝo finiĝis nur tragedia, nur senfina vana sopiro. Nia poeto ne volis diri malkaŝe. Li ne volis, ke oni sciis pri la nomo de la protagonistino de la poemo. Nia saĝa kaj aflikita poeto do nur sentitole versas pri tiu ĝisoste sentimentala amaro de amsopiro. Tial li intence ne skribis pri la okazaĵo de la amafero, ĉar tio okazis ekster geedziĝeco. Ŝi tuŝis lian koron kaj animon. Siatempe nia poeto vivis en “dekjara malsato kaj malvarmo en metropolo”. Al li mankis honorinda pozicio, rango, riĉeco. Krom la genia plumo kaj talento, li havis nenion por konsoli sian amatinon. Li nur povis verŝi  pri sia senfina amsopiro per belaj versoj. Ekzistis nenia eblo por ilia kuniĝo. Eĉ tre ofte mankis la ŝancoj por ilia intervidiĝo.

 

    La tuta poemo disvolviĝis de la unua verso, precipe de“disiĝo malfacilas”. La unua verso skribis, ke renkontiĝo malfacilis,disiĝo ĉagrenis. La dua verso per senfortaj floroj simbolis la ĝenatecon pro disiĝo de geamsopirantoj. “la orienta vento”rimarkigis pri la sezono, sed plie metaforon pri la animstato de homo, malserena pro senespera amo, senverva kiel velkaj floroj en malfrua printempo.

 

    La tria kaj kvara versoj estis tre famaj kaj vaste admirataj, estis la fokuso de la tuta poemo pri profunda enamiĝo kaj reciproka fidelo.

 

    La kvina kaj sesa versoj imagis pri la vivsceno de la sopirata amatino, kun aludo pri reciproka sopirado kor-ĉe-kora dum disiĝo.

 

    La fina versduo parolis pri malfeliĉa situacio malfacile intervidiĝi kaj interkomunikiĝi malgraŭ la nemalproksima distanco, kaj esperis pri ies helpo transdoni informojn. Laŭ tia interpreto, tiu enamiĝo certe estis senfrukta amaraĵo. Aŭ ekzistis alia interpreta eblo: fakte ne troviĝis la origina historio de la poemo. La poeto versis nur pri ia vivsperto resumita kaj ekstraktita de li mem, aŭ pri sperto de amo aŭ amikeco aŭ de la ambaŭo. Se jes, do li versis pri homa vivo alegorie per amo de geviroj. Resume, tiu ĉi peco ja estis la plej furora kaj fama verko, profunda sed ne ambigua, pompa kaj natura, sentimentala sed eleganta.

 

    (Eĉino 2012-11-25)

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng