Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Traduko de poemo de Liu Yu-xi
2012-12-19

 

 

Liu Yu-xi(772-842):

 

Al sinjoroj flor-aprecantaj

 

Sur la purpura vojo polvo al nebul' similis.

 

"Rigardis florojn kaj revenas," l' ekskursantoj diris.

 

En ŝjŭandu-templo nun prosperas mil persikaj arboj,

 

Ĉiuj plantitaj nur post kiam mi de ĝi foriris.

 

(EPĈ)

 

0 - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

0 = 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

0 - 0/ = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0

 

= 0/ 0 = 0/ - 0/ = 0/ - 0/ - 0/ = 0

 

Refoja ekskurso al Xuandu(ŝjŭandu)-templo

 

En duono de cent-mua korto muskoj plenas.

 

Kolzoj floras nun dum persikfloroj ĉiom senas.

 

Kie estas taoisto plantinta persikojn?

 

Jen malnova sinjoro Liu denove alvenas.

 

(Trad. Guozhu)

 

- 0/ = 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

= 0/ = 0/ - 0/ - 0/ = 0/ = 0/ = 0

 

= 0/ = 0/ - 0/ = 0/ 0 = 0/ 0 = 0

 

- 0/ = 0/ 0 = 0/ - 0/ = 0/ 0 = 0

 

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Liu Yu-xi(772-842)estis fama poeto en la meza kaj malfrua tempo de Tang-dinastio kiel“la Kavaliro de poezio ”. La tuta poemaro de Liu Yu-xi konsistiĝis el 12 volumoj kun 722 poemoj. Nur centono de lia poemaro havis esp-igon. Versante Liu Yu-xi lertis sorbi nutron de popolkantoj. Liaj versaĵoj legiĝis en freŝe vigla stilo, multe spegulante la socian vivon kaj havis apartan ĉarmon.

 

    Ĉi-foje ni konigis al legantoj du poemojn, kiujn li verkis post vizito al Xuandu-templo pri la aprezo de floroj.

 

    La du poemoj havis saman vizitan cellokon: ambaŭfoje pri Xuandu-templo; tamen estis granda tempodistanco inter la dufojaj vizitoj. La unua poemo estis verkita en la 10-a jaro de Yuanhe-erao (815p.K.) sub regado de la imperiestro Tang Xianzong. La dua poemo estis verkita en la 2-a jaro de Dahe-erao (828p.K.) sub regado de la imperiestro Tang Wenzong, kaj oni povis rigardi ĝin daŭrigo de la unua poemo. Pro la malsama tempo la pejzaĝo ankaŭ vidiĝis malsama. Supraĵe la poemo nur temis pri prospero kaj malapero de la persikfloroj en Xuandu-templo. Sed la poemo fakte estis ne turisma sed politika. La aŭtoro mem verkis mallongan prefacon pri fono. De la prefaco ni povis scii, ke kiam la aŭtoro verkis la unuan poemon, li jam havis dek jarojn da ekziliteco. Pro la poemo aŭdace mokanta al potenculoj li estis malpromociita al Langzhou kiel asistanto de la prefekto. Post 14 jaroj li estis revokita al ĉefurbo funkcii. Dum tiuj 14 jaroj sinsekve sur- kaj de-troniĝis 4 imperiestroj Tang Xianzong, Tang Muzong, Tang Jingzong kaj Tang Wenzong. Grandaj ŝanĝoj okazis en la Kortego, sed ankoraŭ daŭriĝis la politikaj interbataloj. Liu Yu-xi verkis la duan poemon pri floroj, intence menciante la malnovan okazintaĵon, defie al la potenculoj, kiuj persekutis lin, montrante sian obstinan decidemon ne submetiĝi al la foj-refojaj subpremoj. Pro tiu dua poemo Liu Yu-xi estis denove malpromociita. Pro la du poemoj li suferis resume 24 jarojn da malpromociiteco, vere granda kosto.

 

    La traduko de la unua poemo estas el la papera eldono de la revuo (1988-07 p.59),sen nomo de la trdukinto. La dua poemo estas esp-igita de Guozhu.

 

    (Eĉino 2012-12-09)

 

Redaktoro: Hu Guozhu

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng