2012-12-19 Lupo vidis ŝafidon trinkantan ĉe rivereto, kaj volis ĝin manĝi kun la preteksto. La lupo do iris al la rivereto ŝajnigante sin voli trinki, kaj diris al la ŝafido:
"Kiel ci kuraĝas malpurigi la akvon, el kiu mi volas trinki?"
"Kiel mi povus," naive respondis la ŝafido, "ĉar la akvo fluas ne tien de ĉi tie, sed de vi al mi."
"Nu, sed ci insultis mian patron antaŭ unu jaro."
"Mi ankoraŭ ne estis naskita antaŭ unu jaro."
"Babilaĵo!" fine diris la lupo, "mi cin formanĝos tut-egale."
Kaj tuj ĝi kaptis la ŝafidon.
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |