2012-12-19 Antaŭ multaj jarcentoj iu franca reĝo venigis tri laboristojn kaj diris al ili:
"Gravan premion mi donos al tiu, kiu fosos plej longan sulkon!"
La du unuaj laboristoj komencis disputadi pri meritoj de siaj fosiloj.
"Bona fosilo devas esti longa," diris unu.
"Ĝi devas esti larĝa," diris la alia.
Dum ili disputadis, la tria per pli-malpli bona fosilo fosis sian sulkon kaj gajnis la premion.
Esperantistoj, karaj kunbatalantoj, ni ne perdu nian tempon, babilante kaj diskutante: Ni fosu nian sulkon!
Vivu nia Zamenhofa Esperanto!
Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng |