Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉinaj esperantistoj el 4 urboj de 2 provincoj kune memoris Zamenhof en Chenzhou
2012-12-19

de XIE RENYI

 


Kunfotiĝo de la ĉeestantoj 
 

La partoprenantoj kaj la Espera Kabo 

 

    La 15-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo de L.L.Zamenhof, je la sesa kaj duono de la 14-a de decembro kune venis al la parko Suxianling en la urbo Chenzhou la esperantistoj el la urbo Wuhan kaj Huangshi de Hubei provinco kaj el Changsha kaj Chenzhou de Hunan provinco. La esperantistoj grimpis sur la monto, kaj kante kaj ride, post pli ol 40 minutoj ili atingis la montpinton. Tie forte blovis la vento, tamen ĉiuj estis kaj gajaj. Ĉe la Espera Kabo, kultura pejzaĝo Esperanta sur la monto, ili salutis ĉiujn esperantistojn kaj esprimis siajn bondezirojn.

 

    Ili grimpadis laŭ la ŝtuparo rekte al la Espera Kabo, sinjoro Peng Zhengming, sekretario de la Hubei-a Esperanto-Ligo ĝoje diris: "Mi iris al multaj lokoj enlandaj kaj eksterlandaj, sed mi unuafoje vidis tian grandiozan kaj plensignifan pejzaĝon de Esperanta kulturo, nia vojaĝo ne estas vane farita, kaj ni devas danki la esperantistojn de la urbo Chenzhou!"

 

    Post mallonga vizito al la Espera Kabo oni okazigis celebron memore al la 153-jara datreveno de la naskiĝo de L.L.Zamenhof, sinjoro Xie Renyi, prezidanto de la Chenzhou-a Esperanto-Asocio, prezidis la ceremonion. Unue, oni kantis kune la himnon Esperon. Sekve, oni honoris per triminuta silento doktoron Zamenhof kaj sinjoron Li Shijun, ĵusforpasita fama esperantisto. En la jaro 1991 sinjoro Li Shijun estis invitita por skribi la nomon de la Espera Kabo.

 

    Sekve, sinjoro Xie Renyi prezentis sian planon pri la sekva konstruado por la Espera Kabo, li kaj la asocio konstruos la Esperantan Kulturan Longan Kabon laŭ la montpinto baze de la Espera Kabo, en kiu oni vidos la skulpturojn de doktoro Zamenhof kaj aliaj famuloj. La plano interesis ĉiujn ĉeestantojn.

 

    En la parolo de sinjoro Hu Fengsheng, prezidanto de la Huangshi-a Esperanto-Asocio, li proponis, ke la lokaj asocioj faru oftajn interŝanĝojn por formigi unuiĝan forton.

 

    Fine, al la ĉeestantoj, sinjoro Liu Tieshan, prezidanto de la Hunan-a Esperanto-Ligo, sciigis la planon de la ligo pri la E-aktivoj en la venonta jaro kaj donis sian varman inviton por partopreni en la biciklado de la lago Dongting al la urbo Jinmen.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng