2012-12-20
 Ekflugis la raketo Changzheng-2D. |
Je la nula horo kaj 13 minutoj en la 19-a de decembro en la Jiuquan-a Satelit-lanĉa Centro en Guansu-provinco, Ĉinio, oni sukcese enorbitigis per la transporta raketo Changzheng-2D la ter-observan sateliton GK-2 de Turkio. Ĉijare Ĉinio jam plenumis 19 taskojn, kaj sendis 28 spacaparatojn al la kosmo.
Ĉinio ĉifoje lanĉis la ter-observan sateliton GK-2 de Turkio laŭ kontrakto, kiun subskribis la Ĉina Korporacio de Spaciala Scienco kaj Teknologio kun la Turka Instituto de Kosma Teknologio en majo de 2011. La satelito estis kune farita de la Turka Instituto de Kosma Teknologio kaj la Turka Spacial-Industria Kompanio. Ĝi estos uzata por mediprotekto, esploro de teritorio kaj mineralaj resursoj, urba planado, monitorado kaj administrado de naturaj katastrofoj.
La transporta raketo Changzheng-2D estas farita de la Ŝanhaja Instituto de Spaciala Tekniko sub la Ĉina Korporacio de Spaciala Scienco kaj Teknologio. La serio Changzheng jam estas 174-foje pafita kiel transportilo de spacaparato.
(Redaktoroj : Zhao Xi kaj Liu Zijia)
|