Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Aŭstrino en amasloĝejo de Pekino (II)
2012-12-20

de JUDITH HAGENHOFER

 

    Pri la vorto "amasluado"

 

 
Ĉambro en la amasloĝejo (Foto de Judith Hagenhofer)

 

    La vorto "amasluado" estas tre taŭga por priskribi la loĝstaton de mi kaj aliaj pli ol 30 luantoj. En la jaro 2012 la vorto registriĝis en la sesa versio de la Moderna Vortaro de la Ĉina Lingvo. Ĝi trafe prezentas la socian fenomenon ofte videblan en la rapide urbanizanta Ĉinio. Dividinte originalajn apartamentojn en kelkajn malgrandajn ĉambrojn,dommastroj povas ludoni ilin al pli multe da luantoj. Plejparto de luantoj en amasloĝejoj estas laborantoj el aliaj urboj, diplomiĝintaj studentoj ĵus eklaborantaj aŭ oficistoj en kompanioj kun malgranda enspezo.

 

    La amasloĝejo, en kiu mi loĝis, aspektas kiel granda halo plena je litoj. La sola diferenco estas, ke ĉiuj litoj estas apartigitaj per maldikaj septoj. Ferminte elektro-ventumilon, mi tuj povis aŭdi spir-bruon de "najbaro" tra kablotruetoj. Fakte ĉiutage mi povis amuziĝi per interparoloj, kantoj kaj eĉ odoroj el najbaraj ĉambroj.

 

    En la pasintaj kelkaj jaroj, sekve de la rapida multiĝo de amasloĝejoj en grandaj urboj de Ĉinio, la fenomeno "amasluado" fariĝis temo atentata de amaskomunikiloj. La amasloĝejoj estis rigardataj kiel unu el la faktoroj malutilaj al la publika sekureco de la socio: en tiuj amasloĝejoj ĝenerale ne estas kontraŭfajra ekipaĵo kaj ili foje kaj foje ĝenas la trankvilan ripozon de proksimaj loĝantoj. Sekve de la daŭra plimultiĝo de akcidentoj en amasloĝejoj la ĉina registaro difinis certajn postulojn pri kondiĉoj de amasloĝejoj.

 

    En majo de 2012 la Pekina Komitato por Loĝdoma Konstruado kaj aliaj departementoj kune publikigis "Anoncon pri la Normo de Pokapa Loĝ-areo de Ludonitaj Domoj". La anonco difinis, ke la pokapa loĝ-areo de ludonitaj domoj ne malsuperu 5 kvadratajn metrojn kaj la nombro de loĝantoj en unu ĉambro ne superu du personojn. La anonco difinis ankaŭ, ke luigantoj estas malpermesitaj ludoni kuirejojn, necesejojn, balkonojn kaj konservejojn por loĝado. Se la nombro de ludonitaj ĉambroj en unu apartamento superas 10 aŭ la nombro de luantoj superas 15, la luiganto devas dungi rilatan personon por administri la loĝejon, instali kontraŭfajran ekipaĵon kaj pretigi fuĝ-pasejon por urĝaj okazoj.

 

    Mi ja vidis kontraŭfajran hidranton ĉe la pordo de nia amasloĝejo.

 

    Luantoj en la amasloĝejo

 

    La 18-jara Yuan estas pekinano. Ŝi diris al mi, ke kvankam ŝia familio havas loĝejon en Pekino, ŝi volas havi sian apartan loĝejon, ĉar ŝi jam eklaboris. Ŝia laborejo troviĝas en Chaoyang-distrikto oriente de Pekino kaj nia amasloĝejo en Xicheng-distrikto proksime al la dua rondvojo okcidente de Pekino. Ŝi ekloĝis ĉi tie malgraŭ la longa distanco for de ŝia laborejo pro tio, ke ŝi ŝatas la ĉirkaŭan medion. Kvankam amasloĝejoj havas multajn mankojn, multaj junuloj ne havas alian pli bonan elekton ol loĝi en ili. Pro la senĉesa altiĝo de luprezoj ilia salajro, subtrahita je la lupago, sufiĉas nur por manĝigi ilin. Xiao Guo loĝanta en la amasloĝejo havas monatan salajron de ĉirkaŭ 1 000 juanoj, kaj li devas pagi lupagon de 700 juanoj.

 


Du necesejoj kaj unu duŝejo kune uzitaj de pli ol 30 luantoj (Foto de Judith Hagenhofer) 

 

    Krom malkara lupago tiuj amasloĝejoj ne havas aliajn avantaĝojn. Por amaso da luantoj tute ne sufiĉas la ekipaĵoj en la loĝejo: unu fridujo, du necesejoj, unu lavmaŝino kaj unu duŝejo. Matene tie ofte okazis malagrablaĵoj pro manko de necesejoj kaj vintre luantoj ofte kverelis pro manko de duŝiloj. Foje okazis eĉ perdo de manĝaĵoj, kiujn luantoj metis en fridujo...

 

    Vespere vigleco regas en la amasloĝejo. Foje Yuan venis al mia ĉambro por ekzerci sian anglan paroladon per babilado kun mi. Ŝi atenteme kolorigis miajn ungojn, kaj mi kantis por ŝi kantojn plej ŝatatajn de ŝi. Iufoje tiuj kantoj allogis Xiao Zhang al mia ĉambro. Li laboras ses tagojn ĉiu-semajne kaj de la 7-a horo ĝis la 20-a ĉiutage. Pro tio liaj ripozhoroj estas tre malmultaj. Malgraŭ tio li ekzercis sin en ludo de piano en la libera tempo. Xiao Zhang tre enviis min pro tio, ke mi venis el Vieno, fama muzika urbo. Ni pasigis kelkajn vesperojn tiel: mi instruis lin kanti "Vi estas ĉio por mi", fragmenton de la opero de Franz Lehar "Lando de Ridetoj", kaj li ĉinlingve indikis la prononcojn apud la germana kantoteksto.

 

    Interese, ke mi iom post iom komencis senti mian ĉambron pli larĝa ol antaŭe. Mi konkludis, ke oni povas adaptiĝi al la medio.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng