2012-12-20
La membroj de la Esperanto-klubo en Herzberg, urbo de Germanio, kun gasto el Belgio kaj staĝanto el Koreio eluzis belan veteron kaj ekskursis al la montaro, arbaro en la ĉirkaŭaĵo de Herzberg. La promenado en bela naturo estis ne nur tre alloga sed instigis al lingvouzado, lernado en la praktiko. Survoje la partoprenantoj konatiĝis kun la floro kaj faŭno de la regiono kaj lernis multon ankaŭ pri la historio dum la vizito al la ruinoj de la iam tre fama fortikaĵo en Scharzfeld. La ekskurso finiĝis ĉe la groto de la Unukornulo (Einhornhöhle), kie ankaŭ troviĝas esperantlingvaj informtabuloj starigitaj de la Esperanto-Centro.
Oni povas trovi la fotojn en la reta albumo: http://esperanto-urbo.de/gallery.php?gallery_id=78654227
(el esperanto-urbo)
Redaktoro: Xie Ruifeng |