2012-12-21
 Wang Min intervjuata |
La 19-an de decembro Wang Min, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio en UN, diris en la ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko, ke Ĉinio oponas kontraŭ Israelo konstrui loĝdomojn kaj urĝas ĝin preni rimedojn por forigi baron de la paca traktado inter Palestino kaj Israelo. Li diris ankaŭ, ke la internacia socio devas pli pozitive interpacigi kaj akceli traktadon inter la du flankoj.
Wang Min diris, ke Ĉinio esperas, ke surbaze de rilataj rezolucioj de UN, la principo "Ŝanĝi Pacon per Teroj", "Araba Paca Iniciativo" kaj la plano "Voj-mapo" pri paco de mezoriento, rilataj flankoj faros politikan traktadon por solvi malkonsenton kaj finfine realigi sendependecan fondiĝon de Palestino kaj pacan kunekziston de Palestino kaj Israelo. Ĉinio subtenas la palestinan popolon surbaze de la landlimo en la jaro 1967, fondi la sendependecan Palestinon kun orienta Jerusalemo kiel ĉefurbo kaj kun la plena suvereneco.
Li emfazis, ke la internacia socio devas kun pli pozitiva kaj konstruiva sinteno interpacigi kaj akceli duflankan traktadon, antaŭenpuŝi la du flankojn precipe potencan Israelon preni praktikajn rimedojn por forigi baron de la paca traktado, restarigi reciprokan fidon kaj penadi por kiel eble plej frua reveno al la intertrakta tablo kaj akiri la substancan progreson. Li diris ankaŭ, ke Ĉinio daŭre ludos pozitivan kaj konstruivan rolon por antaŭenpuŝi ĉiuflankan kaj justan solvon de la palestina problemo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|