Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Historio de la Okcidenta Jin-dinastio
2012-12-21


Cao Cao 

 

    DUM la periodo de tri regnoj, la regnoj Shu kaj Wu en alianciĝo kontraŭstaris al la regno Wei en norda Ĉinio pli ol 40 jarojn. En 263 p. K. atakata de la armeo de la regno Wei la imperiestro Liu Chan de la regno Shu kapitulacis. Post pereo de Shu, la regno Wu en la sudoriento de Ĉinio sola staris kontraŭ la potenca Wei kaj falis en danĝeran situacion. Dume ŝanĝiĝis ankaŭ la politika situacio de la regno Wei mem. La nepo de Sima Yi uzurpis regpotencon kaj fondis Jin-dinastion.

 

    Pereo de la Cao-familia reĝimo

 

    Kiam Cao Cao estis en potenco, li invitis Sima Yi, faman nobelon, partopreni en la politikaj aferoj. Post kiam Cao Pi, filo de Cao Cao, surtroniĝis, Sima Yi fariĝis grava kortegano de la regno Wei. Dum la regado de la imperiestro Mingdi, nepo de Cao Cao, la trupoj komandataj de li sufokis la ribelon en Liaodong de la Nordoriento kaj repuŝis la atakon de Shu, tiel ke iom post iom li enmanigis la militan potencon. Post la morto de Mingdi, kune helpis la okjaran imperiestron Cao Fang en administrado de la ŝtataj aferoj Sima Yi kaj Cao Shuang, membro de la imperiestra familio. Tiel formiĝis en la kortego du antagonismaj sektoj gvidataj de Sima Yi kaj Cao Shuang.

 

    Cao Shuang proponis, ke la imperiestro promociu Sima Yi kiel sian instruiston, kio fakte malfortigis lian povon. Sed Sima Yi petis de la imperiestro permeson, ke li forlasu la kortegan oficon. Li hejme ŝajnigis sin grave malsana kaj senkonscia por malakrigi la singardemon de Cao Shuang, kaj konspiris kun siaj subuloj kontraŭ la kortego.

 

    En 249 p. K. Cao Shuang akompanis Cao Fang al la imperiestra maŭzoleo sude de la ĉefurbo por kulti la prapatrojn. Kaptante la ŝancon, Sima Yi faris ŝtatrenverson, en kiu Cao Shuang estis mortigita kaj la ŝtata regpotenco falis en la manojn de Sima Yi.

 

    Post nelonge Sima Yi mortis de malsano. Lia filo Sima Zhao daŭre regis la kortegon. En 254 p. K. li eksigis la imperiestron Cao Fang kaj surtronigis la 13-jaran Cao Mao. Tiu tamen ne volontis esti marioneto kaj diris al sia du subuloj: "La ambicio de Sima Zhao estas konata de ĉiuj, mi ne devas senfare atendi la morton. Vi nun devas kune kun mi ataki lin." La lastaj perfidis la sekreton al Sima Zhao.

 

    Cao Mao estis mortigita, kiam li gvidis centojn da gvardianoj por ataki Sima Zhao. Kaj Sima Zhao surtronigis Cao Huan. Post la morto de Sima Zhao en 265 p. K., lia filo Sima Yan devigis Cao Huan abdiki la imperiestrecon kaj surtroniĝis mem. Jen komenciĝis la Okcidenta Jin-dinastio.

 

   En 280 p. K. la Okcidenta Jin-dinastio pereigis la regnon Wu kaj tiel unuigis Ĉinion.

 

    Shi Chong kaj Wang Kai en konkurado pri riĉeco

 

    La regantaro de la Okcidenta Jin-dinastio dekomence jam montris sian ekstreman koruptecon. Sima Yan mem estis tia monarko, kiu pasie emis diboĉi. Li ankoraŭ ne estis kontenta pri miloj da belulinoj en sia palaco, kaj elektis por si 5 000 belulinojn el la palaco de la pereinta Wu. La amaso da belulinoj konfuzis lin tiel, ke li ne sciis ĉe kiu tranokti. Li ĉiutage plezurveturis en la palaco per kaleŝo tirata de ŝafoj. Kie la kaleŝo haltis, tie li diboĉis. Liaj edzino kaj kromedzinoj, por akiri lian favoron, metis antaŭ sia pordo freŝajn bambufoliojn kaj verŝis salakvon survoje por allogi la ŝafojn.

 

    Lin imitis ankaŭ liaj subuloj. Jen miniaturo de la putra vivo de la tiamaj regantoj estis tio: la du korteganoj Shi Chong kaj Wang Kai konkuris pri sia riĉeco.

 

    Por montri sian riĉecon, Wang Kai uzis 20-kilometran paŝanto-ŝirman kurtenon el purpura silkaĵo, kiam li eliris el sia domo, dume Shi Chong uzis 25-kilometran paŝanto-ŝirman kurtenon el koloraj brokatoj. Venkite en tio, Wang Kai montris la koralon pli ol 70 cm. altan, donacitan de la imperiestro, fiere dirante, ke ĝi estas rara trezoro en la mondo. Vidinte ĝin, Shi Chong frakasis ĝin kaj sekve montris siajn brilkolorajn koralojn, el kiuj 6-7 estis altaj pli ol unu metron. Li senĝene diris: "Ili estas neniom raraj, se vi volus, prenu du grandajn!" Wang Kai deprimiĝis kaj konfesis la malvenkon.

 

    Wang Kai kaj Shi Chong ofte aranĝis luksan festenon por gastoj en siaj hejmoj. Iufoje en la festeno Wang Kai ordonis, ke muzikistino ludu fluton por ĝojigi la gastojn. Dum la ludo la muzikistino forgesis parton de la muzikaĵo. Wang Kai rimarkis tion kaj ordonis mortigi ŝin. Dum regalo de gastoj Shi Chong ofte drinkigis ilin en akompano de belulinoj, se gasto ne volis drinki, Shi Chong do mortigis la akompanan belulinon. Foje iu gasto persiste rifuzis drinki, li do mortigis tri belulinojn.

 

    Pereo de la Okcidenta Jin-dinastio

 

    Post la morto de la imperiestro Sima Yan, lia filo Sima Zhong surtroniĝis. Sima Zhong estis idioto. Dum lia regado la landon plurfoje atakis naturaj katastrofoj. Multaj mortis de malsato. Oni raportis tion al li kaj petis lin alpreni rimedojn por helpi la plagitajn popolanojn. Aŭdinte tion, li kun miro demandis: "Kial ili ne manĝas viandan kaĉon?"

 

    Kvankam la imperiestro estis malsaĝa, tamen lia edzino Jia Nanfeng estis kapabla virino kun politika ambicio. Ŝi estis malkontenta, ke la ŝtata regpotenco estas tenata de la imperiestra patrino kaj ŝiaj parencoj, kaj kaŝe ordonis princojn Sima Wei kaj Sima Yun kun trupoj sub sia komando veni al la ĉefurbo kaj mortigis la imperiestran patrinon kaj ŝiajn helpantojn. Tio kaŭzis 16-jaran tumulton, en kiu implikiĝis ok princoj. Ĉinaj historiistoj nomis tion "ok-princa tumulto".

 

    En la tumulto estis mortigitaj centmiloj da popolanoj kaj estis serioze detruitaj la du famaj urboj Luoyang kaj Chang'an. Ankaŭ la regado de la Okcidenta Jin-dinastio estis multe malfortigita. Nelonge post la tumulto la diversnaciecaj popolanoj ribelis unuj post aliaj kontraŭ la regado de la Okcidenta Jin-di-nastio. Leviĝis ankaŭ la nacimalplimultoj, kiuj antaŭe vivis en la norda kaj okcidenta partoj de Ĉinio kaj poste translokitaj en la basenon de la Flava Rivero (el ili la ĉefaj estis la hunoj, ŝjanbej-oj, ĝje-oj, di-oj kaj ĉjang-oj). Ili fondis 16 regnojn sinsekve en tiu periodo.

 

    En 316 p. K. la armeo de la regno Han regata ĉefe de la hunaj nobeloj konkeris Chang'an, la imperiestro Mindi de la Okcidenta Jin-dinastio kapitulacis. Tiel pereis la putra Okcidenta Jin-dinastio, kies regado daŭris 52 jarojn.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng