Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis en Pekino la 7-a Ĉina Internacia Ekspozicio pri Kultura Kreiveco
2012-12-21


Hispanaj geaktoroj faras prezentadon en la inaŭguro 

 

    La 19-an de decembro inaŭguriĝis en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio, la 7-a Ĉina Internacia Ekspozicio pri Kultura Kreiveco. En la kvintaga ekspozicio partoprenis pli ol 50 delegacioj el 15 landoj kaj regionoj kaj 6 internaciaj organizaĵoj. Oni laŭvice okazigos en dekoj da pavilonoj de Pekino centon da programeroj kiel ĉefaj ekspozicioj, forumoj kaj pintkunvenoj, disvastigo kaj konigo por  komerco kaj sperto de kreiveca povo.

 

    La ĉi-foja ekspozicio kun la ĉeftemo "disvolviĝas kulturo kun teknologio" allogis pintajn teknologiojn kaj produktaĵojn kun la kultura enhavo plena de kreiveco de diversaj lokoj, konstruis platformon por interŝanĝo de informoj, komerco de produktaĵoj kaj kunlaboro por projektoj de la kulturkreiva industrio kaj celis organizi internacian festivalon de kultura kreiveco por la tuta mondo.

 

    La koncepto pri kultura kreiveco venis de Britio kaj poste populariĝis en diversaj landoj. Ĝi inkludas subkonceptojn, kiuj rilatas al la industrioj kopi-rajta, kultura, kreivo-sperta kaj tiel plu.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng