Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Historio de la Orienta Jin-dinastio
2012-12-21

    Post pereo de la Okcidenta Jin-dinastio en la norda kaj sudokcidenta partoj de Ĉinio aperis 16 regnoj, kiuj interbatalis senĉese. La granda ĥaoso regis en la baseno de la Flava Rivero, dum la baseno de Jangzi-rivero estis en kvieteco. Tial iuj privilegiaj egbienuloj kaj parto de la popolanoj en la nordo fuĝis suden de Jangzi-rivero. En la jaro 318 p. K. Sima Rui, membro de la imperiestra familio de la Okcidenta Jin-dinastio, surtroniĝis en Jianye (la nuna Nankino), subtenate de la sudaj kaj nordaj egbienuloj. Tial li fariĝis la unua imperiestro de la Orienta Jin-dinastio.

 

    El la nordaj regnoj la regno Antaŭa Qin, fondita de di-nacimalplimulto, kiu loĝis en la provincoj Shaanxi, Gansu kaj Sichuan estis potenca. Sub la gvido de Fu Jian ĝi fundamente unuigis la basenon de la Flava Rivero post pli-ol-20-jara batalo. Fu Jian opiniis sian forton tre potenca kaj ambiciis militiron suden por pereigi la Orientan Jin-dinastion kaj unuigi Ĉinion. Neevitebla fariĝis la milito inter la sudo kaj nordo.

 

    Kampanjo ĉe Feishui-rivero

 


Kampanjo ĉe Feishui-rivero (383 p.K.) 

 

    La ĉefaj konsilantoj de Fu Jian ne konsentis pri la atako kontraŭ la Orienta Jin-dinastio, sed Fu Jian fiere diris: "Nun se miaj militistoj ĵetus siajn rajdvipojn en Jangzi-riveron, ili ja povus bari la fluon kaj tiel frakasiĝus la rezisto de la Orienta Jin-dinastio." Lia reĝimo aspektis potenca, sed efektive havis mortan malfortecon: La vasta han-nacieca popolo ne volis akcepti la regadon de di-nacieco, kaj krome inter Fu Jian kaj la gvidantoj de la regataj naciecoj ne mankis kontraŭdiroj.

 

    En la jaro 383 p. K. Fu Jian komandis 800 000 militistojn por ataki la Orientan Jin-dinastion. La lasta sendis komandanton Xie Shi kaj faman generalon Xie Xuan kune komandi 80 000 militistojn por fari reziston. La du armeoj faris formacion ĉe Luojian (la nuna Huaiyuan de Anhui-provinco). Fu Jian sendis Zhu Xu, kapitulacintan generalon de la Orienta Jin-dinastio, al la malamika ĉefkomandejo por persvadi al kapitulaco. Sed Zhu Xu sekrete diris al Xie Shi: "Via malamika armeo estas multnombra, vi devas tuj ataki ĝin, kiam ĝi ankoraŭ ne tute koncentriĝis tie. Se vi fiaskigos ĝian avangardon, vi povos gajni la venkon. Kaj mi helpos vin en Qin-armeo." Xie Shi tuj sendis 5 000 militistojn kaŝe ataki la fronton de Qin-armeo en nokto kaj ekstermis pli ol dekmil malamikajn militistojn. La armeo de la Orienta Jin-dinastio estis kuraĝigita de tio, triumfe marŝis antaŭen kaj atingis la bordon de Feishui-rivero kaj kontraŭstaris la transriveran armeon de Qin.

 

    Sur la urboturo Shouyang Fu Jian vidis Jin-armeon bonorda kaj disciplina. Prenante la skuiĝon de herboj kaj arboj sur la monto Bagong en vento por moviĝo de Jin-militistoj, li teruriĝis.

 

    Post kelkaj tagoj Xie Shi sendis kunporti al Qin-armeo defioleteron por decida batalo, proponante, ke Qin-armeo iom retiriĝu por ke Jin-armeo transiru la riveron fari la decidan batalon. Fu Jian konsentis la proponon kun intenco ataki Jin-armeon, kiam ĝi estos trairanta la riveron.

 

    La diversnaciecaj soldatoj de Qin-armeo plejparte estis perforte varbitaj kaj ne volontis batali por Fu Jian, kaj la han-naciecaj soldatoj des pli ne volis ataki Jin-armeon. Aŭdinte la ordonon de retiriĝo, la trupoj kiel superakvo tra breĉita digo rapide retrokuris. Jin-armeo konkure transpasis la riveron kaj forte atakis la ĥaosan Qin-armeon. Profitante tiun ŝancon, Zhu Xu kriegis malantaŭ Qin-armeo: "Malvenkis Qin-armeo!" Qin-armco falis en ĥaoson kaj diskuris. Fu Jian fuĝis en tia paniko, ke eĉ ventsusuro kaj gruaj blekoj terure impresis lin kiel bruo de persekutantoj el Jin-armeo. Kiam Fu Jian atingis Luoyang, lia armeo nombris nur ĉ. centmil militistojn.

 

    Post tiu kampanjo kolapsis la regado de la Antaŭa Qin. Iuj naciecoj liberiĝis el sub ĝia regado, kaj la norda parto de Ĉinio denove falis en senĉesan bataladon.

 

    Por peti sutrojn ĉe la budhisma lando

 

    Budhismo furoris en la periodo de la Orienta Jin-dinastio. Bonzo Faxian (ĉ. 337—422 p. K.) de Posta Qin, malgranda regno en la nordo, decidis viziti la budhisman landon Hindio kun multaj demandoj pri sutroj. En 399 p. K., Faxian, Huijing kaj kelkaj aliaj bonzoj iris de Chang'an al Hindio, tra Xinjiang de Ĉinio kaj Mez-Azio. Ili trapasis varmegajn kaj akvomankajn dezertojn kaj neĝkovritajn montojn. Survoje iuj el la kunirantoj, kiuj ne havis firman volon, retiriĝis kaj Huijing mortis de frosto. Faxian tamen daŭrigis sentime la vojaĝon. Li trapasis pli ol 30 malgrandajn regnojn kaj fine atingis la budhisman sanktejon lando Magadha (orienta parto de Hindio) kaj propraokule vidis la originalajn sutrojn.

 

    La sutroj estis skribitaj en sanskrito, Faxian ellernis sanskriton en tri jaroj. Li revenis al Ĉinio per marlinio, kunportante sutrojn kaj ikonojn de budho. Li unue atingis la leonan landon (la nuna Srilankao), tie akiris iujn aliajn sutrojn kaj poste ŝipe veturis al sia hejmlando. Surmare lin plurfoje trafis danĝeroj kaj fine li atingis Laoshan de Shandong-duoninsulo de Ĉinio. Lia vojaĝo daŭris 14 jarojn. Reveninte hejmlanden li ĉinigis multajn sutrojn kaj verkis "Pri la Budhisma Lando", kiu rakontis liajn travivaĵojn en tiu ĉi vojaĝo. La libro estas grava verko eĉ hodiaŭ por studi la antikvan historion de Hindio.

 

    Utopio en verko de Tao Yuanming

 

    En tiu periodo ankaŭ la ĉina literaturo kaj arto atingis relative grandan sukceson.

 

    Tao Yuanming (ĉ. 365—427 p. K.) estis granda poeto de tiu periodo. Li naskiĝis en dekadenca familio bienula. Li abomenis la putran burokratan regadon kaj forlasis registaran oficon en la aĝo de 41 jaroj kaj modeste ekvivis sian ermitan vivon en kamparo. Li verkis multajn idiliojn en sinceraj sentimentoj kaj intimaj lingvaĵoj, kiuj prikantis la belecon de la naturo. Li persone faris terkulturadon, tial liaj verkoj montris modestajn volon kaj sentojn de la popolo.

 

    Lia fama verko "Vilaĝo de Persikfloroj" estis bela eseo en stilo de rakonto. Ĝi rakontas: Foje iu fiŝisto de Wuling (en la nuna Hunan-provinco) boate veturis kontraŭ la fluo de rivereto kun abundaj persikfloroj sur ambaŭbordoj kaj fine atingis montan enirejon. Kiam li eniris la enirejon, frapis liajn okulojn vasta kamparo. Tie la pejzaĝo estis bela, la tero fekunda, la loĝdomoj bonordaj, la medio kvieta, la vojoj interkruciĝantaj, aŭdeblis kokerikoj kaj bojoj, la geviroj portis vestojn samajn kiel tiuj de alilokaj homoj.

 

    Tie ĉiuj laboris diligente kaj ripozis sufiĉe. Ili ne havis reĝon nek donis imposton. Vidinte la fiŝiston, la gastamaj vilaĝanoj regalis lin per bongustaj manĝaĵoj. En interparolo la fiŝisto informiĝis, ke iliaj prapatroj venis tien en la tria jarcento a. K. por eviti militon. Ili ne sciis kiom da dinastioj jam forpasis en la ekstera mondo. Hejmenirante la fiŝisto faris signojn laŭ la vojo, sed kiam li denove provis retrovi la lokon, li malsukcesis. La rakonto montris la deziron de la tiama laboranta popolo pri socio sen batalo, trompo kaj ekspluatado. La eseo koncentre montris lian utopian idealon kaj fariĝis fama verko cirkulanta inter la ĉinoj dum pli ol mil jaroj.

 

    Du artaj majstroj

 

    Gu Kaizhi (ĉ. 345—406 p. K.) estis pentristo lerta en pentrado de homfiguroj. Kiam li estis ĉ. 20-jara, oni planis konstrui templon en Jiangning (la nuna Nankino), la bonzoj petis mondonacon de la tieaj oficistoj, el kiuj neniu volis doni pli ol 100 000 monerojn, sed Gu Kaizhi senhezite konsentis doni milionon da moneroj. Oni senescepte dubis, ĉu li povos doni tiel multe da mono. Post kelkaj tagoj la bonzoj iris al li por peti la konsentitan monon. Gu Kaizhi afable proponis, ke ili kalku muron en la templo, post tio li sin fermis en ĝi pli ol unu monaton kaj pentris sur la muro portreton de Vimalakirti (persono en budhisma rakonto). Kiam li estis finanta la freskon kaj preta pentri la okulojn, li venigis la bonzojn, dirante, ke ili lasu vizitantojn rigardi ĝin kun jenaj kondiĉoj: en la unua tago ĉiu el la vizitantoj devas pagi 100 000 monerojn, en la dua tago 50 000 monerojn kaj en la tria tago kiom da moneroj laŭplaĉe. Kiam la templa pordo estis malfermita, la brilkolora fresko ravis ĉiujn rigardantojn. La vizitantoj estis tiel multnombraj, ke eĉ la templa pordo estis ŝtopita. La bonzoj tre baldaŭ ricevis milionon da moneroj. Tio montris kiel rava estis la pentrarto de Gu Kaizhi siatempe!

 

    Kopioj de la famaj pentraĵoj "Bildo de Eminentaj Virinoj en la Historio" kaj "Diino de Luo-rivero" de Gu Kaizhi, faritaj de posteuloj, estis konservataj ĝis nun. Bedaŭrinde la "Bildo de Eminentaj Virinoj en la Historio" estis forrabita en 1900, kiam la oklanda alianca armeo invadis Pekinon, kaj nun ĝi estas konservata en la Brita Muzeo de Londono.

 

    Tiam alia fama artisto estis Wang Xizhi (321—379 p. K.), unu el la plej elstaraj kaligrafoj en la ĉina historio. Li asimilis la kaligrafian arton de Han-dinastio kaj tiun de la sekva periodo kaj formis apartan stilon en sia kaligrafio. Li estis honorita de posteuloj kiel kaligrafa sanktulo kaj havis grandan influon al la ĉina kaligrafio.

 


Wang Xizhi (321-379 p.K.)
 

 

    Legendo diris, ke li tre ekŝatis skribi ideografiaĵojn en la aĝo de sep jaroj. En la libertempo kaj eĉ dum irado li pripensis vorto-strukturon kaj skribmanieron, kaj fingre skribis sur siaj vestoj. La vestoj difektiĝis de tio post longa tempo. Ĉiutage post ekzercado pri skribado, li iris al la lageto antaŭ sia domo por lavi siajn penikojn kaj frotplaton. Kun tempodaŭro nigriĝis la lagakvo.

 

    Eĉ tiam, kiam Wang Xizhi vivis, liaj skribaĵoj jam estis malfacile akireblaj. Iu taoisto de Shanyin( la nuna Shaoxing de Zhejiang-provinco) tre ŝatis la kaligrafaĵojn de Wang Xizhi. Informiĝinte, ke Wang tre ŝatas anserojn, li do bredis blankajn anserojn. La anseroj estis grasaj kaj amindaj. Iutage Wang Xizhi ilin vidis kaj volis aĉeti. La taoisto tamen diris: "Tiel bonajn anserojn mi ne volas vendi. Sed mi povas donaci al vi ilin ĉiujn, kondiĉc, ke vi skribu por nia templo 'Daodejing' (la ĉefa sankta libro de taoismo)." Wang Xizhi senhezite konsentis, baldaŭ finskribis la libron kaj forportis la amindajn anserojn.

 

    Wang Xizhi amis anserojn pro tio, ke li ofte imitis la naĝmovojn de anseraj palmopiedoj por hardi sian pojnon kaj lertigi la kaligrafan arton.

 

    Primitiva kemisto Ge Hong

 

    Ge Hong estis alkemiisto kaj medicinisto de Jin-dinastio. Lia ĉefa verko "Baopuzi" estis adorata de taoistoj kiel taoisma sankta libro kaj ankaŭ li estis adorata kiel feo.

 

    En alkemiado la ercoj ŝanĝiĝis sub alta temperaturo kaj alta premo en novajn kemiajn komponaĵojn, el kiuj iuj estis rigardataj de antikvaj homoj kiel senmortigaj piloloj. Nemalmultaj el la monarkoj de Ĉinio kredis sendistinge tiajn pilolojn por longa vivo. La verko "Baopuzi" rakontas ĉefe pri la scioj pri alkemio. Kvankam oni neniel povis akiri verajn senmortigajn pilolojn per alkemio, tamen oni konis la ecojn de iuj ercoj en alkemia procedo kaj akiris iujn primitivajn sciojn pri kemio. Lia verko rakontis, ke cinabro varmigita povas produkti hidrargon, dum hidrargo kaj sulfuro povas kombiniĝi en cinabron; kupro kaj fero sub certa kondiĉo povas anstataŭigi unu la alian.

 

    Alia verko de Ge Hong estas "Surtablaj Receptoj", en kiu estas multaj efikaj receptoj kolektitaj de li. Tiuj receptoj estis bonvenaj. En la libro troviĝas notoj pri tuberkulozo, variolo, cucugamuŝio kaj aliaj kontaĝaj malsanoj. Tiutempe ne mankis homoj, kiuj opiniis, ke epidemioj estas kaŭzitaj de diabloj kaj dioj. Sed Ge Hong opiniis, ke ili estas kaŭzitaj de eksteraj medioj. Kiel trafa estis lia opinio antaŭ pli ol 1 500 jaroj.

 

Redaktoroj: Liu Caisheng kaj Xie Ruifeng

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng