Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Inaŭguriĝis la 9-a Internacia Skikonkurso de Fenghuang-monto en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, Ĉinio
2012-12-24


La inaŭguro de la Vintra Turisma Festivalo de Hulunbei'er 2012 
 

La tradicia skiado de la lokanoj 
 

Skiistoj en la konkurso 

 

    La 23-an de decembro inaŭguriĝis la 9-a Internacia Skikonkurso de Fenghuang-monto kaj la Vintra Turisma Festivalo de Hulunbei'er 2012 sur la neĝmonto de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en Ĉinio. La skiebla neĝmonto situas en la urbo Yakeshi sur la stepo Hulunbei'er en la nordorienta parto de la Interna Mongolio de Ĉinio. En la konkurso partoprenis naŭ teamoj ĉinaj kaj alilandaj kun sume centoj da skiistoj kaj amatoroj de la skiado, kiuj venis de diversaj lokoj de Ĉinio, de Rusio, Svedio, Kazaĥio kaj la Korea Respubliko.

 

    La konkurso dividis la partoprenantojn en du grupojn, profesiajn kaj amatorajn. La skiistoj konkursis streĉe kaj intense en la programeroj de la alpa skiado,inkluzive de viraj kaj virinaj slalomo kaj malsupren la deklivon (downhill) kun la sola skio aŭ duopaj skioj. Fine, Zhang Jian, Cao Yulong kaj Zhang Zhong estis en la tri unuaj vicoj de la viraj, kaj Tu Ya, Ma Xinhua kaj Dong Fenghua en la tri unuaj vicoj de la virinaj. Kaj la amatoroj konkursis en la amuza skiado de la lokanoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng