Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Ĉina reago al la enhavoj pri Taiwan kaj la insulo Diaoyu en la usona Amendo de la Leĝo pri Nacidefenda Rajtigo en la financa jaro 2013
2012-12-24


Hua Chunying en la gazetara konferenco 

 

    La 23-an de decembro, Hua Chunying, proparolantino de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en la gazetara konferenco, ke Ĉinio serioze zorgas pri kaj firme oponas kontraŭ Usono pro tio, ke la Usona Kongreso sankciis la Amendon de la Leĝo pri Nacidefenda Rajtigo en la financa jaro 2013 kun la enhavo postuli usonan prezidenton vendi al Taiwan la batal-aviadilojn F16-C/D kaj kun tiu la Traktato pri Kunlaboro kaj Sekureco inter Usono kaj Japanio taŭgas al la insulo Diaoyu.

 

    La starpunkto de Ĉinio pri la problemo de la insulo Diaoyu estas konstanta kaj klara. De la antikveco la insulo Diaoyu kaj ĝiaj apudaj insuletoj estas parto de la teritorio de Ĉinio. La Traktato pri Kunlaboro kaj Sekureco inter Usono kaj Japanio estas produktaĵo de la specifa historia periodo, kaj ĝi ne devas damaĝi la triaflankajn interesojn inkluzive de Ĉinio kaj interveni en disputon pri teritorio inter aliaj landoj.

 

    Ĉinio firme oponas kontraŭ ĉiu ajn lando vendi armilojn al Taiwan kaj urĝas parlamentanojn de la Usona Kongreso forlasi la pensadon pri la Malvarma Milito, konsideri el paco kaj stabileco de sia regiono, observi la principon de la tri komunaj komunikaĵoj de Ĉinio kaj Usono, efektive respekti la kernajn interesojn de Ĉinio, multe fari aferojn utilajn al la paco kaj la stabileco de sia regiono kaj al akcelo de stabila disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj al la paca disvolviĝo de la interrilatoj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kaj ne fari male.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

 
Kiam mi ricevis la elektronikan manuskripton de Malta Nunepoka Poezio tradukita de Carmel Mallia, la unua reakcio estas serĉi maltan literaturon en interreto.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng