Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
Okazis en Pekino la 4-a Premiodona Ceremonio de la Kontribua Premio por Amikeco inter Ĉinio kaj Afriko
2012-12-24

 
En la 4-a Premiodona Ceremonio de la Kontribua Premio por Amikeco inter Ĉinio kaj Afriko
 

Afrikaj geknaboj donas honoran diplomon al la premiitaj entreprenoj. 

 

    La 21-an de decembro la Ĉina-Afrika Asocio por Amikeco inter Popoloj kaj la Ĉina Radio Internacia kune aranĝis en la Popola Halo de Pekino la 4-an Premiodonan Ceremonion de la Kontribua Premio por Amikeco inter Ĉinio kaj Afriko. Abdul' ahat Abdulrixit, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj prezidanto de la Ĉina-Afrika Asocio por Amikeco inter Popoloj, ĉeestis la ceremonion kaj donis la premion al premiitoj.

 

    La 10 premiitaj ĉinoj estis elektitaj post vasta propono, juĝado de fakuloj kaj reta voĉdonado de popolamaso. Ili pozitive partoprenis en disvolvado kaj konstruado de afrikaj landoj kaj faris eminentajn kontribuojn por akceli la aferon por amikeco inter Ĉinio kaj Afriko.

 

    La Kontribua Premio por Amikeco inter Ĉinio kaj Afriko estas lanĉita de la Ĉina-Afrika Asocio por Amikeco inter Popoloj en la jaro 2006 okaze de la Pekina Pint-kunveno de la 3-a Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo. Ĝi celas premii influajn kaj famajn ĉinajn kaj afrikajn personojn, entreprenojn kaj organizojn, kiuj longtempe klopodis por la amikaj aferoj de Ĉinio kaj Afriko kaj faris elstaran kontribuon. La 1-3-a premiodona ceremonio de la Kontribua Premio por Amikeco inter Ĉinio kaj Afriko okazis respektive en la jaroj 2006, 2009 kaj 2010. La premion ricevis 20 ĉinoj, 5 afrikanoj kaj 10 ĉinaj entreprenoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng