Malnova Paĝaro >>>
Tago: Monato: Jaro:
Serĉu laŭ dato:
 
TEJO finos la jaron kun grava deficito
2012-12-24

 

    Pro ĉesigo de EU-subvencioj la financa situacio de TEJO en 2012 estas nekutime malfacila. La jaro kredeble finiĝos kun deficito de 6.000 eŭroj. En la venonta jaro la deficito atendeble rapide kreskos, ĉar la asocio jam ne povos ricevi novajn subvenciojn de Eŭropa Unio, kiu post esploro konstatis, ke TEJO ne estas sendependa junulara asocio, sed sekcio de UEA. Por plu funkcii TEJO venontjare devos preni monon el sia kapitalo. Daŭre mankas laborfortoj por la preparo de papera versio de Pasporta Servo.

 

    La financa situacio de la asocio estis grava temo dum la estrara kunsido de TEJO en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo komence de decembro. Dum pluraj jaroj TEJO ricevadis subvenciojn por administra laboro de la junulara programo de la Eŭropa Komisiono. Tamen nun la Eŭropa Komisiono reanalizis la staton de la asocio, kaj konstatis, ke ĝi jure kaj fakte ne estas sendependa organizaĵo, sed parto de UEA.

 

    Tio signifas, ke petoj pri subvencioj estonte devos esti prezentitaj ne nome de TEJO, sed nome de la tuta UEA. Tiam ŝanco ricevi ajnajn junularajn subvenciojn praktike nuliĝos, ĉar UEA ne estas junulara organizaĵo. La peto pri subvencio por la jaro 2012 estis malaprobita, kaj pro la novaj direktivoj de EU, peto pri subvencio por 2013 tute ne estis farita. Se tamen estos elpagitaj pli frue aljuĝitaj subvencioj, la bilanco de TEJO por 2012 iĝos ekvilibra. Se neniuj novaj elpagoj okazos, kiel oni timas, la bilanco estos deficita je 6.000 eŭroj.

 

    Pro la aperinta situacio, la estraro de TEJO havis kunvenon kun Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, kaj Loes Demmendaal, estrarano de UEA pri financoj kaj TEJO, por denove diskuti la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de eventuala jura sendependiĝo de TEJO. Kiel pli frue, ankaŭ nun oni post diskuto venis al la konkludo, ke la avantaĝoj de tia sendependiĝo kredeble estus pli malgrandaj ol la malavantaĝoj, precipe ĉar la subvencia sistemo de EU estos reformita en 2014, kaj do ne eblas scii, ĉu la eventualaj avantaĝoj de sendependiĝo rilate EU-subvenciojn estus daŭraj.

 

    Manke de subvencioj la ekonomia situacio de TEJO venontjare estos tre malforta.

 

    - Tio ne signifas financan kolapson de TEJO, ĉar en ĝia posedo estas sufiĉa kapitalo por funkcii dum ankoraŭ kelkaj jaroj en la sama ritmo eĉ sen ajna ekstera monhelpo. Sed dum la venonta jaro unu el la ĉefaj taskoj al kiu la oficisto sin dediĉu, estos esplorado de diversaj novaj subvenci-fontoj, klarigas Sergeo Tyirin, respondeculo pri informado en la estraro de TEJO.

 

    Alia grava temo pritraktita dum la kunsido de la TEJO-estraro estis la situacio de Pasporta Servo kaj de la misfunkcianta retejo de TEJO. Laŭ Sergeo Tyirin, malgraŭ pluraj alvokoj daŭre mankas homfortoj por efika kaj rapida pretigo de la papera adresaro de Pasporta Servo. Tial la tasko nun estis transdonita al la volontulo de TEJO en la Centra Oficejo. Por trovi rimedojn por subteni apartan volontulon por okupiĝi pri Pasporta Servo, TEJO nun klopodas aliĝi al la sistemo de Eŭropa Volontula Servo. Ĉu tio sukcesos, ankoraŭ ne klaras.

 

    La retejo de TEJO ekaspektis kiel lingva salato post la ĝisdatigo de la enhav-administra sistemo. La riparo de tiu problemo postulas ampleksan permanan laboron, kiu laŭ Sergeo Tyirin tamen bone progresas.

 

    - Ni pli kaj pli antaŭeniras en tiu longa laboro, kaj baldaŭ tejo.org aspektos tute normale. Sekva paŝo por ĝi estos ordigi kaj ampleksigi la ali-lingvan enhavon, kun la celo havi veran mult-lingvan paĝaron kaj sistemon por teni la tradukojn ĝisdataj.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 
La domo de la centra oficejo de UEA en Rotterdam konstruiĝis en aŭgusto 1887.
Pliaj
E-novaĵoj E-forumo
E-organizoj E-historio
Kalendaro E-libroj
Ludejo E-lernado
Kiu estas kiu en E-ujo

























 
     
Retpoŝte al ni
Konstanta leĝo-konsilanto de El Popola Ĉinio: fama ĉina advokato Yue Cheng